• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-11-01 22:13:31    
Urumqi, urbo plej malproksima de maro

cri

Urumqi, ĉefurbo de la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono, situas norde de Tianshan-montaro kaj sude de Junggar-baseno. Ĝi distancas de maro je pli ol 2300 km sude, norde, oriente kaj okcidente. Oni povas diri, ke ĝi estas urbo, la plej malproksima de maro en la mondo.

La urbo areas 12000 kvadratajn kilometrojn. Tie vivas 2.082 milionoj da loĝantoj el han-, ujgur-, kazaĥ-, huj-, mongol- kaj aliaj 44 nacioj, el kiuj la nacimalplimultoj konsistigas 24.6%. 

La naturaj riĉfontoj de Urumqi estas abundaj. Ĝi estas nomata karboŝipo sur olea maro. La rezervokvanto de nafta skisto kaj salo superis cent milionojn da tunoj. Ankaŭ la rezervokvanto de gipso, fosforo, fero, uranio, mangano, oro kaj aliaj estas rimarkinda. Tie etendiĝas 164 kvadrataj kilometroj da altaj montoj, glaciriveroj kaj eterne neĝkovritaj lokoj, 65 mil hektaroj da kampoj, 642 mil hektaroj da naturaj herbejoj kaj 90 mil hektaroj da arbaroj. Tie kreskas 300 specoj da sovaĝaj stepaj vegetaĵoj. Krom tio tie produktiĝas ankaŭ greno, oledonaj plantoj, melonoj, fruktoj kaj lupoloj. Tie estas ankaŭ abundo da lumaj, varmaj kaj ventaj energioj. Ĉio ĉi metis firman bazon por la ekonomia disvolviĝo de la urbo en la estonteco.

Urumqi estas ankaŭ turisma loko. Ĝi estis nepra trapasejo de la mondfama antikva Silka Vojo kaj interkruciĝo de la orienta kaj okcidenta kulturoj en la historio. Kun diversaj nacimalplimultoj ĝi havas fortajn naciajn trajtojn. Ĝi troviĝas meze de Eŭrazio kaj havas apartajn geografiajn trajtojn kaj klimatan medion.