• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-11-02 09:10:17    
Stato de fako de kreiva ideo en Pekino

cri
La korporacio "GOGO time" estas unu el multaj entreprenoj pri kreiva ideo, kiuj aperis en la lastaj jaroj en Pekino. En la lastaj jaroj, fako de kreiva ideo en Pekino montris fortan disvolvan tendencon, en la lasta jaro la produktovaloro de la fako de kreiva ideo superis 96 miliardojn da juanoj kaj okupis pli ol 14% de pekina enlanda ĝenerala produktovaloro. Sinjoro Zhao Hong, vicestro de ekonomia instituto sub pekina akademio de sociaj sciencoj, esprimis, ke Pekino posedas potencan kulturan edukon kaj talentulajn riĉfontojn kaj akumulis teknikan kaj industrian bazon sur la kampoj de softvaro, reto kaj telekomunikado, tio liveris bonajn kondiĉojn al disvolvo de entreprenoj pri kreiva ideo, kiel la korporacio "GOGO time".

"Pekino posedas la urban historion de pli ol 3 000 jaroj kaj la ĉefurban historion de pli ol 850 jaroj, la profunda kultura akumulo fariĝis fonto de kreiva ideo, samtempe Pekino estas altgrade internacia urbo, diverslandaj kulturaj interfluoj estis faritaj en Pekino, tio alportis al Pekino novan kreivan ideon, novan penson kaj novan koncepton, kiuj kunligiĝis al la tuta mondo."

Por subteni disvolvon de entreprenoj pri kreiva ideo, la pekina registaro kaj la zhongguancun-a scienc-teknika zono alprenis serion da favoraj rimedoj en la lastaj jaroj. Antaŭ nelonge, pekina kultura disvolva grupo Gehua kaj la zhongguancun-a scienc-teknika zono kune organizis "pekinan centron de fako de kreiva ideo".

Sinjoro Shi Jingsheng, media ĝenerala direktoro de la grupo Gehua, konigis la centron. Li diris:

"Kreiva ideo de Gehua celas ne iun produkton, sed establigon de plena teraso por servado al si mem kaj aliaj entreprenoj pri kreiva ideo. La pekina centro de fako de kreiva ideo altiras entreprenoj de originala kreo, ĉi tiuj entreprenoj havas esploran kaj ekspluatan kapablon, originalecon kaj merkatigan kapablon. La centro efektive ludis demonstran kaj gvidan rolon por pekina fako de kreiva ideo."

Sinjoro Zhao Hong, vicestro de ekonomia instituto sub pekina akademio de sociaj sciencoj, opiniis, ke en la estontaj kelkaj jaroj la tendenco de pekina fako de kreiva ideo estos forta, precipe la pekina registaro difinis la fakon kiel la strategian fakon de Pekino en la estontaj 5 jaroj, pro la merkata forto kaj gvido kaj akcelo de la registaro, la perspektivo de la fako en Pekino estos tre vasta.