• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-11-02 16:31:05    
Pola Radio eksilentos en Esperanto

cri

La Esperanto-redakcio de la Pola Radio kredeble estos nuligita en la baldaŭa estonteco. Fine de oktobro la nova estraro de la Pola Radio publikigis sian principan decidon pri la nuligo. Anstataŭ Esperanto, la estraro volas investi pli da mono en elsendojn en la belorusa kaj ukraina lingvoj. La nova estraro volas efektivigi ŝanĝojn rapide, kaj la laborantoj de la radio havas nur kelkajn tagojn por lasi siajn komentojn pri la nova plano. La fina decido pri la ŝanĝoj ŝajne estos farita de la pola ministerio de eksterlandaj aferoj. Por eĉ iomete influi la decidon, esperantistoj bezonus gravajn aliancanojn en la pola socio kaj registaro, opinias Andrej Grigorjvskij, antaŭa estrarano de UEA pri informado.

La unuaj elsendoj de la Pola Radio en Esperanto estis faritaj jam en 1928. Regulaj programoj en Esperanto estis komencitaj la 4-an de aprilo 1959, en la jaro de la centjara datreveno de Ludoviko Zamenhof, kiam ankaŭ okazis la jubilea Universala Kongreso de Esperanto en Varsovio. Laŭ la estro de la Esperanto-Redakcio, Barbara Piertzak, la planata nuligo de la elsendoj estas granda frapo al la Esperanto-movado, precipe se konsideri, ke en la jaro 2009 en Pollando devos okazi nova jubilea Universala Kongreso de Esperanto.

En februaro 2006 la eksterlanda servo de la Pola Radio solenis sian 70-jariĝon. Tiam la prezidanto de la kompanio, Andrzej Sieziniewskij klarigis, kial la kompanio daŭre elsendas en Espernato. Laŭ li, Esperanto estas la lingvo de edukita elito kun altaj postenoj en siaj landoj.

- Ni elsendas en la internacia lingvo, ĉar estas evidente, ke ni volas per niaj programoj - diskonigantaj Pollandon, diskonigantaj la polan ŝtat-intereson kiel filozofion de nia funkciado en la mondo - atingi ĉiujn naciojn de la mondo. Ni estas unu el malmultaj radio-stacioj, kiuj elsendas en Esperanto. Malgraŭ la malgranda konsisto de tiu ĉi redakcio kaj ĝia mallongdaŭra programo, nur duonhora - la rezulto de ĝia dissendo estas tre grava, ĉar ni atingas tiamaniere la mondajn elitojn, li diris.

Tamen, meze de la jaro ŝanĝiĝis la estraro de la Pola Radio, kaj la nova prezidanto, K. Czabański, ne ŝajnas same entuziasma pri Esperanto. Same sintenas la ĉefoj de la eksterlanda sekcio, kiuj jam dum la unua renkontiĝo kun anoj de la Esperanto-redakcio anoncis, ke necesas "kontraŭbatali postkomunistajn influojn, regantajn en tiu programo de 16 jaroj".

Komence de oktobro la estraro de la Pola Radio donis la unuajn indikojn pri planataj ŝanĝoj en la eksterlanda programo, kaj marde la 31-an de oktobro en la internaj retpaĝoj de la Pola Radio estis anoncitaj detaloj de la plano. La sola redakcio, kiun oni planas komplete forigi estas ĝuste la esperantlingva. Anstataŭe oni vastigos la programojn en la belorusa kaj ukraina lingvoj, subtenos la profesian edukadon de ĵurnalistoj el Ukrainio kaj Belorusio, kaj pliigos la pollingvajn elsendojn al tiuj najbaraj landoj.

Formale la decidon pri la lingvoj, en kiuj elsendu la eksterlanda programo de la Pola Radio, faras la ministerio pri eksterlandaj aferoj, kaj en la lasta kontrakto, farita en majo 2006, Esperanto ja estas indikita. Nun tamen la estraro de Pola Radio havas aliajn planojn.

- La situacio estas drameca, ĉar la ŝanĝoj estas efektivagataj en la lastaj tagoj fulmrapide. Oni ricevas la impreson, ke la nova administracio de la publika radio havas verdan lumon por ĉiuj siaj ideoj. Dum miaj provoj klarigi la signifon kaj atingopovon de niaj elsendoj, la viglajn reagojn el diversaj landoj de la mondo interparolante kun miaj novaj superuloj mi ricevis lakonan respondon "ni scias". Mi estis ankaŭ informita, ke pri la estonteco de la E-Redakcio decidos Ministerio por la Elsterlandaj Aferoj. Ĉu tia decido estis efektive alprenita, mi ne scias, skribas la estro de la Esperanto-Redakcio, Barbara Pietrzak, en letero sendita al kelkaj aŭskultantoj de la programo.

István Ertl, estrarano de Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio, opinias la novan planon de la Pola Radio iom komprenebla, sed tre bedaŭrinda.

- El politika vidpunkto estas, eble, komprenebla afero ke Pola Radio koncentru siajn aleksterajn elsendojn al landoj proksimaj, kie Pollando havas plej rektajn interesojn. Tamen, se ekzistas lando kun aparta ligo al Esperanto, tiu estas Pollando, kaj ni esperu ke la decidfarantoj tion ne forgesos.

Ankaŭ Andrej Grigorjevskij, antaŭa estrarano de UEA pri informado, iugrade komprenas la planojn de Pola Radio.

- Eblas kompreni, ke por la nuna Pollando tiuj elsendoj ne estas tiom interesaj kiel siatempe, dum la iama kontraŭstaro de Okcidento kaj Oriento. Nun Pollando alimaniere vidas sian rolon, havas aliajn politikajn celojn, prioritatigante influadon al la najbaraj neEU-aj landoj. Esperanto-elsendado, al la aŭskultantoj ĉefe troviĝantaj okcidente, ne plu ŝajnas valori la kostojn.

Laŭ li, esperantistoj mem ne povos multon fari por influi la decidon.

- Mi kredas, ke oni devas eltrovi aliancanojn en la pola socio kaj registaro - tiujn politikistojn kaj sociajn agantojn, kiuj povus memorigi al la estraro de la Pola radio pri la graveco de la pola kultura influo tutmonde, ne nur en la proksima najbareco.