• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-11-24 13:04:06    
La urbo Ji'an

cri
La 1-an de julio de la jaro 2004, la 28-a Monda Heredaĵa Konferenco ekzamenis la reĝan urbon, la reĝajn maŭzoleojn kaj la aristokratan tombaron de la antikva regno Gaogouli prezentitajn de Ĉinio, kaj enlistigis ilin kiel unu tuton en la Katalogon de Mondaj Kulturaj kaj Naturaj Heredaĵoj. Pri tiu monda kultura heredaĵo ni jam konigis antaŭ nelonge. Nun temas pri la urbo Ji'an, kie troviĝas tiu monda kultura heredaĵo.

El la tomboj la plej atentokaptaj estas la reĝa tombo kaj generala tombo, kiuj aspektas kiel piramidoj de Egiptio. La bone konservita generala tombo, kiu apartenas al la Longviva Reĝo la 20-a de la regno Gaogouli, situas je 4.5 kilometroj nordoriente de la urbo Ji'an. Ĝi aspektas kiel prismo kun alteco de 12.4 metroj kaj havas 7 ŝtupojn. La areoj de la bazo kaj supro estas 960 kaj 270 kvadrataj metroj respektive. La tombo estis masonita el granito kaj rulŝtonoj. Por preventi aliformiĝon pro peza premo de la granito, ĉe la 4 flankoj de la tombo oni metis po 3 grandajn ŝtonojn, el kiuj la plej malpeza havas pezon de pli ol 15 tunoj. Inter la 3-a kaj la 5-a ŝtupoj estas tomba ĉambro en kvadrata formo, longa je 20 metroj kaj alta je 5.5 metroj, kun pasejo en la mezo de la 5-a. La du ĉerkoj estis riparitaj post priŝtelo. Estas mirinde, ke la tegmento de la tombo estas kovrita de granda ŝtono de pli ol 60 kvadrataj metroj, kiu pezas pli ol 50 tunojn. Laŭ la fera ŝtuparo en la sudorienta flanko de la tombo oni povas supreniri la ĉambron aŭ tegmenton. En la tombejo troviĝas 1 akompana tombo, sed antaŭe 5.

Haotai-tombo apartenas al la Reĝo Pionira la 19-a de la regno Gaogouli. Pli granda ol la generala tombo, nun ĝi jam disfalis kaj restis monteto el senordaj ŝtonoj. La meza kaj supra partoj de la tomba ĉambro estis priŝtelitaj, nun nenio ene. Ĉe la tombo troviĝas steleo de Reĝo Pionira la 19-a, alta je 6.4 metroj. Sur la steleo estas gravuritaj vortoj pri la historio de la regno Gaogouli kaj milita merito de la reĝo.

Nun Ji'an ankoraŭ malproksimas de moderna industrio. Blua ĉielo, verdaj montoj kaj klara akvo formas belan naturan medion. En la montaro Changbai, 108-2000 metrojn super la marnivelo, estas vertikala flaŭra zono kun multe da raraj vegetaloj. En la profunda montaro vivas nigra urso, sovaĝa porko, makulhara cervo, vulpo, fazano kaj aliaj animaloj.

La monto Laoling en norda Ji'an estas sudokcidenta branĉo de la montaro Changbai. Ĝi estas bela kaj grandioza. Sur ĝi troviĝas apikaj rokoj kiel kolonoj, groteskaj ŝtonoj, maljunaj arboj ĉirkaŭitaj de liano, sovaĝaj herboj, kiuj altiras papiliojn kaj birdojn. En malfrua aŭtuno la montaro estas kovrita de arbofolioj el diversaj koloroj: roza, skarlata, amaranta, orflava, palflava, smeralda, palverda...

La arbara parko Kvin-knabina Montpinto estas la plej bela loko en la urbo Ji'an. Tie 5 montoj paralele staras kiel 5 belaj knabinoj en buntkoloraj vestoj. Laŭ legendo, sur la ĉielo estis 5 feinoj, kiuj rigardis Ji'an bela loko. Ili ŝtele venis en la homan mondon, ĝoje ludis en la montaro kaj rivereto kaj forgesis reveni al la ĉielo. Rimarkinte tion, la ĉiela reĝo punis ilin, transformante ilin en 5 montpintojn.