• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-11-03 15:50:55    
Elektado de nekonstantaj membroj de Sekureca Konsilio iris el stagno

cri

Venezuelo kaj Gvatemalio, kiuj en antaŭaj balotadoj ne povis akiri la bezonatan trionon de balotiloj por esti nekonstanta membro de la Sekureca Konsilio de UN kaj persistis en la konkuro, decidis rezigni la konkuron kaj rekomendi Panamion kiel la kandidaton. Elektado de nekonstantaj membroj de Sekureca Konsilio fine iris el la stagno. En la 2-a de novembro, konstantaj delegitoj de la du landoj informis sinjorinon Haya Rashed Al Khalifa, prezidanton de la Ĝenerala Asembleo de UN, pri tiu ĉi decido. Laŭ plano, la Ĝenerala Asembleo refoje okazigos balotadon en la 7-a de tiu ĉi monato. Panamio plej probable elektiĝos.

La Sekureca Konsilio de UN konsistas el 5 konstantaj membroj, posedantaj vetoon, kaj 10 nekonstantaj, alterne elektitaj por la servodaŭro de du jaroj. Pro tio, ke post la servodaŭro ĉiujare eksiĝas duono de tiuj ĉi nekonstantaj membroj, surbaze de la principo pri distribuado laŭ regionoj la Ĝenerala Asembleo okazigas elektadon de sukcedantoj. La elektado aplikas sekretan balotadon, sukcedantoj devas gajni trionon de balotiloj.

Ĉi-jare la elektado komenciĝis la 16-an de oktobro. Tiutage Belgio, Indonezio, Italio kaj Sud-Afriko sukcese elektiĝis. Ili servos ekde la venonta jaro anstataŭ Danlando, Grekio, Japanio kaj Tanzanio. Venezuelo kaj Gvatemalio konkuris pri la sidloko por la regiono de Latin-Ameriko kaj Karibo, restigota de Argentino post la servodaŭro. Post 47-raŭnda balotado la du landoj ne povis akiri la bezonatan trionon de balotiloj, tamen ambaŭ ne volis rezigni la konkuron. Tial la elektado falis en stagnon.

En pli ol du semajnoj iuj landoj faris mediacion. Barbadoso, Kosta-Riko, Dominiko kaj Urugvajo estis elektitaj kiel kandidatoj por kompromiso, tamen tio ne sukcesis. La 1-an de novembro, pro mediaciado de Ekvadoro, delegitoj de Venezuelo kaj Gvatemalio fine venis en akordon, ambaŭ decidis rezigni la konkuron kaj rekomendi Panamion kiel kandidaton.

Panamio bone rilatas kun Usono kaj Venezuelo, kaj akceptis viziton de ties ŝtatestroj antaŭ nelonge. Ricardo Alberto Arias, panama konstanta delegito en UN, diris, ke la kandidatiĝo de Panamio manifestas aprobon de la internacia socio al Panamio, kiu delonge sekvas malferman diplomatian politikon. Li diris, ke Panamio kontinue sin dediĉos por akceli interfluon inter malsamaj kulturoj kaj diversaj landoj.

Estas menciinde, ke stagno en la elektado de nekonstantaj membroj de la Sekureca Konslio rilatis plejparte kun Usono. En la elektado Usono uzis la manovron, premi Venezuelon, sed subteni Gvatemalion, tamen la lasta ankoraŭ ne sukcesis. Venezuelo estas najbaro de Usono kaj unu el petrol-provizantoj de Usno, tamen delonge la politikaj rilatoj inter la du landoj ne harmonias. Usono ĉiam rigardas la venezuelan prezidenton Hugo Chavez kiel najlon en la ĉerko kaj intencas faligi lin. Sed Hugo Chavez restas necedema, li fojfoje kritikis hegemonian politikon de la usona registaro. Estas interese, ke malgraŭ la usona subteno, Gvatemalio ne dankis Usonon, sed kritikis ĝin, ke ĝi malhelpis la klopodon, faritan de Gvatemalio en la pasintaj 4 jaroj por esti la nekonstanta membro.