• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-11-03 16:05:46    
Pekino popularigas novan elektran buson

cri

Karaj aŭskultantoj, "Verdaj Olimpikoj" estas grava koncepto de Pekinaj Olimpikoj en 2008. Pro tio Pekino solvas median problemon el diversaj flankoj. Reduktado de aŭta vostgaso estas tre grava laboro. En ĉiuj reduktrimedoj, uzado de busoj pelitaj de senpoluciiga energio sendube estas bona maniero. Antaŭ nelonge aperis nova litijona baterio kaj estis instalita sur buso. Tia baterio povas bone funkcii kaj kreis bonan kondiĉon por popularigi elektran buson en Pekino. En hodiaŭa programero, ni iom parolu pri tio.

Kiel ĉiuj homoj scias, ellaso de aŭta vostgaso serioze malutilas por atmosfero. La uzado de elektra aŭto efike bonigos la poluciitan situacion de atmosfero. La produktokosto de elektra buso uzanta novan litijonan baterion estas pli malmulta ol tiu de ordinara buso.

"Laŭ rezulto de multaj eksperimentoj, iu taksio kuranta 100 kilometrojn bezonas preskaŭ 10 litrojn da petrolo. Tio kostas 50 juanojn. Sed la elektra buso kuranta 100 kilometrojn nur kosumas 10 kilovato-horojn da elektro. Tio kostas nur 5 juanojn, pli malmulta ol tiu de ordinara taksio."

La ĵusa parolinto estas estro de Labo de Nova Energia Materialo kaj Tekniko de Pekina Universitato Qi Lu. La litijona baterio estis produktita de la labo. Sinjoro Qi Lu esprimis, ke tiu litijona baterio estas plej supereca en la mondo. Ĝia rondira vivdaŭro estas pli ol 1 000 fojoj. Ne ekzistas ia ajn malutilaĵo en ĝi. Ankaŭ la energiaŝpara efiko estas tre elstara.

Sekve de la solvado de liverado de pelforto, eble rapidiĝos la procezo de popularigo de elektra buso en Pekino. Nun la tekniko de elektra aŭto jam funkciis en pekinaj busoj. La linio n.121 estas unua busa linio uzanta elektrajn busojn. Post 1-jara funkciado, la elektra buso estas aplaŭdata kaj bonvenigata de pasaĝeroj. Unu el ili sinjoro Liu diris,

"Nun Ĉinio klopodas por konstrui kapitaloŝparadan kaj medioamikecan socion. La uzado de elektra buso faris kontribuon por tio. Se ĉiuj ordinaraj busoj estos anstataŭigitaj de la elektraj busoj, estos tre bona por Bluĉiela Projekto de Pekino, Pekinaj Olimpikoj en 2008 kaj sano de pekinanoj."

Laŭkone Pekino havas 1 2000 busojn nun. Prikalkule estos 1 8000 busoj en 2008. Pekino garantiis, ke 90% da busoj uzos puran fuzaĵon tiam kaj esperas atingi 1 000 elektrajn busojn. Tiam Pekino okazigos verdajn Olimpikojn.

Nun iuj ĉinaj sciencaj organizoj kaj altrangaj universitatoj faras studadon pri elektra aŭto. Krom Pekina Universitato, ankaŭ Qinghua-Universitato kaj Pekina Natur-scienca kaj Teknika Universitato faras tian studadon.

Nun estas pli ol 30 milionoj da aŭtoj en Ĉinio. Ili koncentriĝis ĉefe en ekonomioevoluintaj regionoj kaj grandaj urboj. La ellaso de aŭta vostgaso jam fariĝis ĉefa fonto de polucio de atmosfero. Samtempe mankas al nia lando petrolo. Ni bezonas importi multe da petrolo ĉiujare. La elektra aŭto ne nur reduktas konsumon de petrolo, sed ankaŭ forigas polucion de atmosfero kaj bonigas vivkvaliton de la ĉina popolo.

Karaj aŭskultantoj, finiĝis nia programero. Koran dankon pro via aŭskulto!