• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-11-03 16:34:42    
Verkisto Wang Shuzeng (foto)

cri

Karaj retlegantoj, Wang Shuzeng estas ĉina fama armea verkisto. Liaj literaturaj verkoj kreitaj en la lastaj jaroj kaj temantaj pri historio, profunde plaĉas al legantoj. Okaze de 70-jariĝo de venko de Longa Marŝo de la Ruĝa Armeo, en Ĉinio homoj el diversaj rondoj okazigas aktivadojn memorajn al la venko. Literatura verko de Wang Shuzeng pri efektivaj okazaĵoj, kiu estas kreita per 6 jaroj, estas vaste atentata, kiam ĝi ĵus publikiĝis. Nun ni konigos al vi Wang Shuzeng kaj lian novan verkon Longa Marŝo.

Wang Shuzeng, 54-jara, kun alta staturo, estas aktiva militisto kun longeco de milita servo je pli ol 30 jaroj. Kiam li estis pli ol 20jara, li komencis verkadon, publikigis serion da romanoj kaj dramo kreita de li gajnis Caoyu draman premion---plej altan premion de ĉina dramo. En la lastaj jaroj, li sin ĵetis al kreado de nefikcia literaturo kaj sinsekve publikigis verkojn, kiaj "1901" kaj "Malproksimorienta Korea Milito", pro tio, li estas atentata de la recenzista rondo kaj estas rigardata kiel homo, kiu komencis verkan formon per detalo reaperigi historian fenomenon en la nuntempa ĉina historia literaturo pri efektivaj okazaĵoj.

Kelkjara enarmea vivo formas temperamenton de Wang Shuzeng grandanima kaj malkaŝema. Por tutanime plenumi verkadon de romano Longa Marŝo, li demisiis el posteno de oficisto kaj restis en lerno-ĉambro por 6 jaroj. Li diris, ke li ne taŭgas esti oficisto, dum lia tuta vivo, du aferoj estas gravaj por li, la unua estas surmeti uniformon kaj servi kiel batalanto en armeo kaj la dua estas verkado. Ĝuste pro tia kialo, li forlasis armeon kaj servis kiel estro de oficejo de Lusin Literatura Instituto kaj 4 jarojn poste, li refoje aliĝis al armeo. Parolante pri du identecoj pri militisto kaj verkisto, Wang Shuzeng diris:

"Identeco de armeano faciligas al mi trapasi ĉian lokon de Ĉinio kaj pro tio mia kontakto kun la socio kaj la tero estas ege kompakta. Cetere vivo en armeo emfazas tian temperamenton pri heroismo, honoro, devo kaj kredo, kompreneble ankaŭ elteno de peniga laboro kaj maltimo al malfacilaĵoj estas emfazataj. Por mi kaj mia verkado, tia temperamento estas necesa."

Wang Shuzeng diris, ke li planas plenumi du seriojn da verkoj, la unua estas ĉina revolucia historio, inkluzive de "Malproksimorienta Korea Milito", "Longa Marŝo" kaj "Liberiga Milito"; kaj la dua estas ĉina moderna historio, inkluzive de "La jaro 1901", "La jaro 1911" kaj "La jaro 1921".