• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-11-06 08:39:14    
Wang Shuzeng kaj lia literatura verko Longa Marŝo

cri

Wang Shuzeng diris, ke li planas plenumi du seriojn da verkoj, la unua estas ĉina revolucia historio, inkluzive de "Malproksimorienta Korea Milito", "Longa Marŝo" kaj "Liberiga Milito"; kaj la dua estas ĉina moderna historio, inkluzive de "La jaro 1901", "La jaro 1911" kaj "La jaro 1921". Li diris, ke tiuj romanoj celas legadon de nunaj gejunuloj kaj li esperas, ke gejunuloj per liaj verkoj, komprenos historion. Wang Shuzeng diris:

"Estas nesufiĉa kompreno de nunaj gejunuloj al la ĉina nacia historio. Nacio devas manteni tristan aŭ gajan travivaĵon kiel trezoron kaj preni ĝin kiel lampon, kiu briligu vojon por marŝo de la nacio. En la nuna medio, gejunuloj kiel ajn ne perdas kredon."

Dum verkado de "Longa Marŝo", Wang Shuzeng tenis tian deziron. En la fino de 2000, li legis libron publikigitan de usona eldonada kompanio. En la libro, oni elektas cent gravajn aferojn okazintajn de la jaro 1000 ĝis la jaro 2000. Inter ili, estas Longa Marŝo de ĉina ruĝa armeo en 1934. Li opinias, ke pri grava afero en la ĉina revolucia historio antaŭ 70 jaroj, ĉinaj gejunuloj kaj geknaboj havas nesufiĉan konon. Tial li komencis konsideri la problemon, kiom da diferenco ekzistas pri kono de la Longa Marŝo por ĉinoj kaj okcidentanoj. Ankaŭ troviĝas tia fenomeno, ke en la lastaj jaroj, nemalmultaj alilandaj gejunuloj reiris sur vojon de la Longa Marŝo. Kion tiuj gejunuloj kun avantaĝa materia kondiĉo serĉas sur la vojo? Li diris:

"Mi kredis, ke tiuj alilandaj gejunuloj pilgrimas kaj serĉas iun spiriton sur la vojo de la Longa Marŝo de la ĉina Ruĝa Armeo. Okcidentaj specialistoj metas la Longan Marŝon en liston de cent gravaj aferoj. Laŭ mi, la kialo kuŝas en tio, ke ĝi senprecedence enkorpigas tiel senŝanceliĝan spiriton kaj spiriton de kuraĝa antaŭenmarŝo por realigi kredon. Laŭ skalo, ĝi estas senprecedenca grandskala migrado de la homaro kaj manifestas la plej valoran spiritan bazon por homa senĉesa progreso kaj disvolviĝo, t.e. neniam forlasi kredon kaj kuraĝe antaŭenmarŝi."

Wang Shuzeng konigis, ke por plenumi verkadon de la romano Longa Marŝo, li foliumis materialon je ĉirkaŭ kelkdek milionoj da ideogramoj kaj mapo por la Longa Marŝo, kiun li konsultis dum verkado, preskaŭ estas frotdetruita. Por verkisto kun serioza sinteno, tio estas longa kaj peniga spirita vojaĝo.

La romano Longa Marŝo notas multajn nekonatajn eventojn kaj profunde elfosas detalon en historio. Wang Shuzeng diris, ke periodo por verkado ankaŭ estas periodo de leviĝo de lia spirito. Komence lia kono pri la Longa Marŝo estis sur tavolo de tolerema kaj senŝanceliĝema forto kaj sekve de lia verkado, idealismo de la ĉina Ruĝa Armeo estas kortuŝa por li.

Wang Shuzeng opinias, ke la Longa Marŝo estas historia evento, kies ajna angulo povas doni kortuŝon kaj per tia kortuŝo, legantoj ofte konsideras perspektivon de la ĉina nacio kaj de la ŝtato.