• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-11-07 14:57:09    
(foto) Emomali Rakhmonov probable refoje elektiĝos kiel prezidento

cri

La 6-an de novembro Taĝikio okazigis balotadon pri prezidenteco. 5 kandidatoj, inkluzive de la nuna prezidento Emomali Rakhmonov, konkuris pri tiu ĉi ofico. Laŭ freŝa rezulto, Emomali Rakhmonov per la gajno de ĉirkaŭ 90% de balotiloj multe superis aliajn kandidatojn. Tiutage la balotado komenciĝis je la 6-a horo kaj finiĝis je la 20-a. Laŭ statistika rezulto, publikigita de la Centra Elektada Komitato de Taĝikio, ĉirkaŭ 88,5% de 3,2 milionoj da balotrajtaj loĝantoj faris balotadon en pli ol 3 200 balotstacioj de la tuta lando. 723 observantoj el diversaj landoj kaj internaciaj organizoj kaj pli ol 15 mil tiuj de Taĝikio inspektis la balotadon. Ankaŭ Ĉinio sendis delegacion konsistantan el 10 observantoj. Vladimir Rushaylo, estro de delegacio de la Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj, diris, ke la balotado iris en trankvila atmosfero.

Je la 8-a horo de tiu ĉi tago, la nuna prezidento Emomali Rakhmonov akceptis intervjuon. Li diris, ke li bolotis por la paco de la taĝika popolo, nacia repacigo kaj prospero de la lando. Li diris ankaŭ, ke se li povos refoje elektiĝi kiel prezidento, li plue sekvos la diplomatian politikon, malfermi la landon al ekstero kaj kunlabori kun ĉiuj landoj. Li emfazis, ke Rusio, Ĉinio kaj la Ŝanhaja Kunlabora Organizo estos konsiderataj laŭ la taĝika diplomatia politiko kiel privilegiaj flankoj. Vespere de tiu ĉi tago, la Centra Elektada Komitato de Taĝikio publikigis rezulton de la 27-a kaj 28-a balotstacioj, troviĝantaj en la ĉefurbo Duŝanbo. Emomali Rakhmonov gajnis 89,89% de la balotiloj el tiuj ĉi du balotstacioj. Per tio li multe superis aliajn kandidatojn.

Emomali Rakhmonov, 54-jara, unuafoje elektiĝis kiel taĝika prezidento en 1994 kaj refoje enoficiĝis en 1999. Poste Taĝikio per referendumo longigis la servodaŭron de prezidento, de la antaŭaj 5 jaroj ĝis 7 jaroj. En la servodaŭro Emomali Rakhmonov akiris rimarkindan atingon. En 1992 la lando falis en internan militon. Pro fluktuada situacio la popolo spertis grandan suferon. En 1997 pro interpacigo de UN, Rusio kaj Irano, Emomali Rakhmonov kaj gvidanto de opoziciuloj fine venis en akordon pri nacia repacigo. Poste la registaro de Emomali Rakhmonov per fortaj rimedoj batis kontraŭregistaran armitan forton kaj ekstremistan forton, tio stabiligis la enlandan situacion. En 2003 la registaro praktikis reformadon al si por plifirmigi la politikan sistemon kaj regpovan framon. Ekstere Taĝikio starigis la interfidajn rilatojn kun Rusio, Ĉinio kaj aliaj grandaj landoj. De la lastaj jaroj sub la gvidado de Emomali Rakhmonov ekonomio iom post iom leviĝas kaj vivnivelo de la popolo plialtiĝas.

Oni ĝenerale opinias, ke en la pasintaj 14 jaroj post enoficiĝo de Emomali Rakhmonov kiel prezidento, Taĝikio akiris rimarkindan atingon en internaj aferoj kaj diplomatio. La taĝika popolo, kiu multe suferis de la interna milito, alte taksas la nunan stabilan situacion. Ĉio ĉi kreis tre favorajn kondiĉojn por refoja elektiĝo de Emomali Rakhmonov.