• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-11-07 15:17:03    
Duobla Naŭa Dato (foto)

cri

La 30-a de oktobro estos la 9-a tago de la 9-a monato laŭ la ĉina tradicia kalendaro, t.e., duobla naŭa dato, kaj ankaŭ ĉina festivalo por maljunuloj. Nun mi konigu al vi la daton.

Kial oni nomas la 9-an de la 9-a luna monato duobla naŭa dato? Tio rilatas al la doktrino pri Yin kaj Yang, do, negativo kaj pozitivo en la ĉina filozofio.

La doktrino pri Yin kaj Yang naskiĝis en la dua jarcento antaŭ Kristo. Ĝia senco en la komenco estis simpla, respektive signifanta flankon rigardantan al la sunradio aŭ tiun malantaŭ la sunradio. La sunradia flanko estas Yang, pozitiva, kaj la alia flanko, Yin, negativa. Poste, filozofoj ĝeneraligis ilin du fortoj kaj kontraŭaj kaj interligaj reciproke, kiuj estas universalaj por ĉio en la mondo. Yin reprezentas negativon, mallumon, virinecon, nokton; dum Yang, pozitivon, lumon, virecon, tagon kaj tiel plu. En esprimo de nombroj, antikvaj ĉinoj nomis neparan nombron yang kaj paran nombron yin. 9 estas nepara, do estas yang. La 9-a de la 9-a monato, ambaŭ nombroj estas yang, do la tago estas duobla 9-a dato. En la han-a lingvo, naŭnaŭ sonas kiel longedaŭreco, oni do donis al ĝi la signifon de longviveco. La duobla naŭa dato fariĝis tre bonaŭgura dato inter la popolanoj.

Laŭ historiaj notoj, la esprimo pri duobla naŭa dato ekestis antaŭ 2 500 jaroj. Ĉirkaŭ nia erao, jam estis moro ascendi altaĵon en tiu tago por forpeli suferon kaj eviti malfeliĉon, la moro iom post iom fariĝis oficiala festo inter popolanoj.

Kiel aliaj multaj festoj, estas antikva legendo pri la duobla naŭa dato.

Laŭ legendo, antaŭ multaj multaj jaroj, estis demono, kiu venis inter la popolanojn en ĉiu naŭa tago de la naŭa luna monato. Tiam ĉiutage iu en ĉiuj familioj malsaniĝis kaj mortis. Estis junulo nomata Heng Jing. Liaj gepatroj mortis en epidemio kaj li mem preskaŭ mortis. Resaniĝinte li decidis ekstermi la demonon por la popolanoj. Li serĉis instruiston ĉie kaj finfine aŭdis, ke en la oriento estas antikva monto, kie estas feo kun senlima supernatura povo. Malgraŭ malfacilo kaj tro longa distanco, li trovis la monton, gvidate de gruo kaj trovis tie la feon kun senlima supernatura povo. La lasta estis kortuŝita de li kaj akceptis lin kiel disĉiplon. La feo instruis al li glavo-arton por subigi la demonon kaj ankaŭ donacis al li demono-subigan glavon. Li do diligente sin ekzercis per la glavo kaj finfine posedis el la ekzercado eksterordinaran luktarton.

Iun tagon, la feo alvokis lin antaŭ sin, dirante: "Morgaŭ estos la naŭ-a tago de la naŭ-a monato. La demono denove aperos. Vi jam sukcesis en lernado, do devas reveni por ekstermi la demonon por la popolanoj." La feo donis al li foliojn de kornuso kaj tason da vino el krizantemo kaj sekrete instruis al li aplikadon; li revenis al la hejmo, rajdante sur la gruo.

Matene de tiu tago, laŭ la admono de la feo, li gvidis la vilaĝanojn al apuda monto, donis al ili po unu folio de kornuso, tason da vino. Ĉio estis preta por ekstermi la demonon. Tagmeze, la demono ekaperis en muĝado. Ĝi serĉis homon kaj sturmis antaŭ la piedon de la monto, tie ekflaris kuriozan bonodoron el kornuso kaj vino. Ĝi subite haltis kaj la vizaĝo abrupte paliĝis. Ĝuste tiam, Heng Jing, tenante la glavon, postkuris malsupren de la monto. Post kelkaj raŭndoj da luktado, li pikmortigis la demonon.

De tiam, la moro ascendi altaĵon por eviti suferon en la 9-a tago de la 9-a monato herediĝis jaro post jaro. Ĉiujare en tiu tago la familianoj kolektiĝas, ekskursas, ascendas monton, aprecas belan krizantemon, metas foliojn de kornuso, manĝas kukon kaj trinkas vinon el krizantemo.

La festo datiĝas en profunda aŭtuno. La vetero estas freŝa, krizantemo prospera, kaj la trinkado, ascendo kaj folio de kornuso romantikaj. Tial aperis multaj poemoj pri la tago.

Ĉar la tago ankaŭ signifas sanon, longan vivon, en la jaro 1989 la ĉina registaro difinis la 9-an tagon de la 9-a luna monato "pormaljunula tago", kiu jam estas landskala tago por respekti, ami kaj helpi maljunulojn. En la komenco de la kuranta jaro, la tago estis listigita en la katalogon de ĉinaj nemateriaj kulturaj heredaĵoj.

Karaj amikoj, hodiaŭ ni konigis al vi la duoblan naŭan tagon. Koran dankon pro via aŭskulto!