• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-11-07 18:38:37    
Eduko en ĉina kamparo

cri
De longa tempo, en la ĉinaj regionoj, kie ekonomio ne estas evoluinta, la kamparaj lernejoj alfrontas malaltecon de kapablo de instruistoj, manko de kapitalo kaj aliaj problemojn, kaj la infanoj tie ne povas ĝui bonan edukan riĉfonton kiel la infanoj en urboj. Por ŝanĝi ĉi tiun staton, sennombraj edukistoj silente kultivas la teron de edukado en la kamparo. Sinjoro Li Yuanchang estas unu el ili. En 6 jaroj li iris al proksimume 200 mezlernejoj kaj elementaj lernejoj en la provinco Jilin en la nordorienta parto de Ĉinio, establis 42 trejnajn kursojn de kamparaj instruistoj. En hodiaŭa programero, ni konigos al vi Li Yuanchang kaj la reformadon al kampara edukado proponitan de li.

En la provinco Jilin de nordorienta parto de Ĉinio troviĝas vilaĝo Yaoweizi, kies vilaĝanoj ŝatas la tradician vivmanieron kaj ŝatas ankaŭ aŭskulti laŭtlegadon de la infanoj en lernejo. Li Yuanchang naskiĝis kaj kreskis en tia vilaĝo. 57-jaraĝa Li Yuanchang rememorante diris, ke en la infaneco li tre ŝatis lerni, spite al malfacileco en vivkondiĉo, li neniam rezignis sian lernadon. Post diplomiĝo el universitato, li senhezite elektis esti instruisto. Li diris, ke kiel kampara instruisto, la plej dolora al li estas tio, ke iuj infanoj devigite ĉesis lerni.

"Mi rigardas la lernantojn en mia klaso kiel miajn proprajn gefilojn. Tial mi proponas ami siajn lernantojn kiel siajn gefilojn. Iu lernantoj ĉesis lerni pro malriĉeco de sia familio, kaj eklaboris en kampo. Mi iris al lia hejmo kvin aŭ ses fojojn. Fine mi persvadis liajn gepatrojn, kaj transportis lin al lernejo per biciklo."

En la jaro 1985, Li Yuanchang eklaboris kiel instruisto de ĉina lingvo en iu mezlernejo. Ekde tiam, li provis fari reformadon al instruado de ĉina lingvo por konformigi ĝin al la kamparo. Li prenas la vastan kamparon kiel grandan klasĉambron de lernantoj, kaj instigis la lernantojn fari socian praktikon. Tial, ĉio en la kamparo fariĝis lia originala eduka riĉfonto. Instruisto Wang Wei, kiu laboris kune kun Li Yuanchang, tre konsentas tiun ideon de Li. Wang Wei diris:

"Eduka ideo de instruisto Li estas kulturado de bonaj laborantoj por hejmloko. Li rigardas nian lernejon kaj niajn klasĉambrojn kiel malgrandajn klasĉambrojn kaj malgrandan lernejon. Li gvidas lernantojn al socia vivo kaj al naturo por akiri edifon, kaj li rigardas la socian vivon kiel grandan lernejon kaj grandajn klasĉambrojn. Por tio, li gvidis lernantojn al akvokampo por ke la lernantoj partoprenu en agrikultura praktikado."