• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-11-08 09:18:52    
Vendiĝas Ĝangalo

cri

Karaj amikoj, Ĝangalo vendiĝas! Kial posedanto de Ĝangalo s-ro Flavio Rebelo volas vendi ĝin? Nun bonvole legu artikolon de s-ro Flavio Rebelo.

Jes ja, miaj karaj legantoj, Ĝangalo vendiĝas. La kialoj de ĉi tiu skua decido iasence fontas el mi mem, kiu iasence provokis la ekeston de tiuj kialoj per mia sinteno rilate Esperanto. La artikolo iom longas, sed mi invitas ĉiujn legi ĝin ĝis la fino.

Kutime personoj kiuj forlasas iun agadon en Esperanto pledas kontraŭ la esperantistoj. Jam fifamas la adiaŭaj mesaĝoj de eksaj aktivuloj verdaj, kiuj kulpas ĉiujn en la movado krom sin mem pro la problemoj kaj senelirejoj, kiujn ili renkontis laŭlonge de la ilia vojo labori por Esperanto. Ne estos tia mia kazo. Kiel parto de Esperantio, mi kulpas min mem pro la problemoj antaŭenirigi Ĝangalon, kaj lasas la destinon de la grandioza retportalo Esperantista en la manoj de la komunumo.

Analizante mian agadon por Esperanto en la lastaj jaroj, facile plukeblas la jenon: unue, mi povas fieri, ke mi diris al mi mem ke eblas konstrui veran interretan portalon, kun pluraj kanaloj kaj ekskluzivaj servoj en la internacia lingvo. Nu, la kreado de Ĝangalo estis herakla laboro, kiu postulis de mi pli da tempo kaj sindediĉo ol ajna iniciato, kiun mi faris ĝis tiam en mia tuta vivo. La fina rezulto estas, laŭ mia modesta vidpunkto,tre kontentiga, kaj certe motivo de fiero por la esperantistoj. Ĝangalo staras neniel malantaŭe kiam oni komparas ĝin al retportaloj de mezgrandaj aŭ minoritataj lingvoj. En la lastaj kvar jaroj, pluraj servoj estis enkondukitaj de Ĝangalo, kaj mi fieras pri tio, kaj precipe, mi fieras pri la aro da personoj, kiuj efektive helpis la portalon daŭrigi sian agadon. Homoj kiel Mike Leon, el Novzelando, Lucas Yassumura kaj Marcos Pimenta, el Brazilo, Ian Roberts kaj Ian Fantom, el Britio, Roberto Sartoro kaj Pablo Leon, el Argentino, Alexis Otero, el Kubo, kaj Simajro Neerr, el Hispanio, inter kelkaj aliaj, brile agadis en Ĝangalo kiel kolumnnistoj, helpantoj, tradukistoj, subtitoligistoj, administrantoj kaj reporteroj.

Due, mi vere bedaŭras, ke la plej granda celo malantaŭ Ĝangalo tute ne estis atingita sub mia gvidado. Ne malmultaj kredas, ke mi ĉiam intencis nure nur krei portalon interretan en Esperanto. Ne malmultaj kredas eĉ, ke mi faris Ĝangalon por brili kaj elstariĝi ene de nia movado (kio estas, laŭ mi, kontaŭa al ĉio, kion mi jam verkis pri kaj kontraŭ la nuna eta movado esperantista). Sed mi devas konfesi, ke la vera celo malantaŭ Ĝangalo neniam estis la establo de portalo. Tion ĉi, eĉ se ege malfacile kaj tre pene, iu ajn sufiĉe obstina kaj durkapa povas fari. Ne, miaj karaj legantoj, la vera celo malantaŭ Ĝangalo neniam estis la portalo en si mem, same kiel la celo de Esperanto tute ne estas esperantismo en si mem. Mia celo, kiam mi ekkonturis Ĝangalon en mia menso, ĉiam estis sproni la movadon en novan eraon, en novan penson, en novan manieron agi kaj konduti rilate sin mem kaj ankaŭ rilate la neesperantistojn. Kaj pri tiu ĉi revo, mi devas domaĝe agnoski mian fiaskon. Ĝangalo estiĝis, la portalo bone funkciis, alvokante eĉ la atenton de neesperantistaj medioj kaj ĵurnalistoj, sed la ĉefa celgrupo de ĉi tiu iniciato, t.e. la esperantistoj mem, apenaŭ sentis sin tuŝataj de la novo.

La kreado de Ĝangalo celis iasence rompi la triangulan skemon, en kiun enfalis la E-movado jam de pluraj jaroj, nome 'klubo-kongreso-novaĵlisto'. Certe Ĝangalo ne estis la ununura iniciato, kiu provis rompi ĉi tiun limigitan apenaŭvivon de Esperanto ¬ sed mi povas diri, ke plej celkonscie mi kaj la miaj agis ĉi-direkten, kompare al aliaj similaj iniciatoj. Per miaj longaj ĉefartikoloj mi provis montri al la esperantistaro la fragilon kaj etecon de la E-mondo nuntempe, kaj la perspektivoj de regreso kaj eĉ iompostioma estingiĝo de la lingvo se ĉi tiu diabla triangulo daŭre monopolos ĉe la mensoj de la esperantistaro. La ekzisto mem de iniciato praktika, en kiu la emo je novo, kreivo kaj bela dezajno obsede estis, tamen ne sufiĉis por lumigi al la esperantistoj la novan vojon, kiun mi kaj la miaj surpaŝis. Anstataŭ tro amatorecaj kongresoj, kun dormigaj prelegoj pri la ĉiamaj temoj, ni instigis al novaj kunsidoj kaj renkontiĝoj. Se nuntempe ekzistas en Sudameriko io simila al la jarfinaj renkontiĝoj esperantistaj de Eŭropo, estas nure nur pro tio ke mi kaj la miaj kuraĝe organizis la eventon 'Lingva Jarfino', en 2002. Estas eĉ komike konstati ke, se aliaj notico-retejoj nun ekzistas en la verda interreto, ili ekestis kiel kontrapunkto al servoj de Ĝangalo. Raporto.info, Farbskatol' kaj aliaj iasence 'naskiĝis' pro tio ke nia portalo estis tie. Sed tiuj servoj, tiuj retejoj, ne kaptis la tutan ideon de Ĝangalo. La celo neniam estis nur proponi 'novaĵojn', 'videojn' aŭ 'informojn pri Esperantio'.

Per Ĝangalo mi kaj la miaj provis montri al la esperantistoj, ke ekzistas alia vojo, ke estas alia maniero agadi por la internacia lingvo efektive, krom esti sekretario de iu preskaŭ komata klubo de Esperanto, aŭ prelegi pri la sama temaro denove, en plia kongreseto malbone organizita, aŭ partopreni la apenaŭ intelektajn debatetojn de novaĵlistoj interretaj. Esperanto bezonas pli, ĝi meritas pli ol tio. Sed ĝuste en tiu punkto mia fiasko estis plena. Mi ne nur ne komprenigis tion al la esperantistaro, sed kolektis, laŭlonge de la lastaj kvar jaroj, plendojn, insultojn, onidirojn damaĝajn kaj atakojn vakuajn. Mi estis akuzita plurfoje, en pluraj lokoj, esti 'kontraŭ la movado', oni eĉ sendis al mi mesaĝojn, pridemandante min kial mi 'malamas la esperantistojn' ktp ktp, kvazaŭ estus krimo, vera herezio, kontraŭi la nunan strukturon sur kiu baziĝas la E-movado: volontulado neprofesia, vere amatoreca; kongresetoj tute negravaj laŭ enhavo kaj nombro da partoprenantoj; malnova klubo-strukturo, en kiu oni estas petata aliĝi, sed ne ellerni la lingvon.

Mi havis miajn bonajn momentojn en ĉi tiuj kvar jaroj. Spite la venenon de kelkaj, kiuj ŝajne komfortas en la nuna strukturaĉo de la E-movado, mi estis ĝenerale tre bone akceptata en Eŭropo kaj en Sudameriko, dum miaj prelegoj favore al la estiĝo de Interancia Televido. Iam Kalle Kniivilla min demandis, dum babileja intervjuo kiun ni organizis (alia el la bonaj novaĵoj, kiujn enkondukis Ĝangalo, sed kiu estis tute ne sekvata de aliaj retejoj), kial mi establis la televidkanalon esperantistan se mi ne havis la tutan monsumon bezonatan. Mi tiam respondis ke la brilantaj okuloj, plenaj je espero, kiuj alrigardis min en la prelegoj de Projekto ITV en Eŭropo kaj Sudameriko, igis min teni kiel deviga la establo de la televido esperantista, eĉ se koste de mia propra bonfarto ekonomia, kio cetere, okazis kaj okazas nuntempe.

Pro tio, ke mi fiaskis igi la esperantistaron rimarki kiom multe la E-movado devas ŝanĝiĝi por doni al ĉi tiu bela kaj bone farita lingvo internacia novan ŝancon realan en la nuna mondo, mi preferas forlasi Ĝangalon. Eble aliaj personoj, pli kapablaj, eble pli komprenemaj pri la sintrompemo de multaj esperantistoj rilate la 'sukceson' de Esperanto nuntempe, daŭrigu ĉi vojon al profesieco kaj al vera utileco por Esperanto, trans belaj sed vakuaj diskursoj, trans 500-subskribaj peticioj kiuj ŝimas en la tirkestoj de aŭtoritatoj tra la mondo, kaj trans la naiva sinteno kontraŭ-profita, kiu nuntempe kontaĝas multaj ene de la movado. Sed mi ne simple 'transdonos' la portalon al iu grupo, klubo, asocio aŭ organizaĵo. Ĝangalo postulis de mi kaj de mia familio tro multe persone, tempe, mense, kaj precipe, poŝe, por ke mi simple transpasu la tutan portalon al iuj aliaj. Pro tio mi denove provas montri al la esperantistoj, eble lastafoje, kiel devus funkcii Esperantion, sed ni agu kiel la cetera, la 'normala' mondo.

Supre menciita estas la unua parto de la artikolo de s-ro Flavio Rebelo pri tio, kial li volas vendi Ĝangalon, faman retportalon de Esperanto. En la sekvonta semajno, ni plue surretigos la lastan parton de lia artikolo. En la dua parto, li mencios kiel aĉeti la E-portalon Ĝangalon.