• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-11-08 16:48:21    
Disvolva perspektivo de ĉina fako fari softvarojn pere de alia entrepreno estas vasta

cri
Homoj, kiuj konas informan teknologion, certe aŭdis pri nova fako, kiu faras softvarojn pere de alia entrepreno. Tia fako aperis antaŭ kelkaj jaroj. Sed oni eble ne scias la enhavon, funkciigan manieron kaj merkatan staton en Ĉinio. En la informa tutmondiĝa hodiaŭo, produkti softvarojn pere de alia entrepreno jam fariĝis la grava tendenco de disvolvo de monda softvara fako. Hodiaŭ, ni gvidos vin eniri en pekinan zhongguancun-an scienc-teknikan zonon kaj kompreni staton de la fako faranta softvarojn pere de alia entrepreno en Zhongguancun, bonvole aŭskultu!

"Fari softvarojn pere de alia entrepreno" ofte montras, ke entrepeno donas al alia entrepreno la ekspluaton de aplikaj softvaroj, kiun la entrepreno ne havas kapablon fari, la procezo estas titolita "fari softvarojn pere de alia entrepreno". La fako travivis preskaŭ 20-jaran historion, hodiaŭ ĝi jam disvolviĝis tutnova serva fako kun reto, telekomuniko kaj komputila tekniko kiel la bazo. Laŭ statistiko de usona gazeto "Business Week", nun triono de tutmonda softvara produktovaloro estas finita per tiu fako.

Kiel la loko kolektanta ĉinajn softvarajn entreprenojn, Pekino ĉiam troviĝas sur la progresinta nivelo en ĉiflanka disvolvo. Vicĝenerala direktoro de pekina scienc-teknika limigita korporacio Boyan kaj eksvicestro de pekina centro de softvara akcelado sinjoro Q u Lingnian konigis disvolvan staton en Pekino.

"Pekino kolektis ĉinajn softvarajn entreprenojn. Laŭ statistikaj donitaĵoj, pekinaj softvaraj entreprenoj okupas trionon de la tutlandaj. Kaj kiel la loko, kie ĉinaj softvaraj riĉfontoj, homlaboro kaj intelekto estas plej kompaktaj, Zhongguancun kolektis disvolvan superecon de pekinaj koncernaj fakoj kaj fariĝis la unue elektata kampo por konstrui mondan softvaran ekspluatan kaj esploran centron kaj servan centron de la fako faranta softvarojn pere de alia entrepreno."

Enketa raporto de usona fama konsulta korporacio de informa teknologio Cartner montris, ke nun duono de 10 propraregionaj korporacioj de Ĉinio pri la afero fari softvarojn pere de alia entrepreno kun plej multa disvolva potenciala forto troviĝas en Pekino, ili respektive estas: korporacioj Wensi Chuangxin, Boyan, Ruantong Dongli, Haihui kaj Xinbiyou, kaj ili sidas en Zhongguancun, tial ili reprezentas disvolvan nivelon de pekina, eĉ ĉina fako faranta softvarojn pere de alia entrepreno.

Softvara teknika limigita korporacio Wensi Chuangxin, fondita en 1995, estas gvidanto de ĉi tiu fako en Ĉinio. Post 10-jara disvolvo, en 2004 la korporacio komencis diversflankan reformadon kaj celas bonvenigi riskan kapitalon. Sinjoro Chen Shuning, ĝenerala direktoro kaj ĉefa plenuma oficisto de la korporacio Wensi Chuangxin, opiniis, ke la fako faranta softvarojn pere de alia entrepreno same estas tradicia fako kaj la fako kolektas scian laboron. Li diris:

"Ekonomia disvolvo propre estas granda ekonomia korpo, eble post kelkaj jaroj formiĝos granda merkato de la servado fari softvarojn pere de alia entrepreno, tio estas la supereco de entreprena disvolvo. Se laŭ la tendenco en 2007 nia korporacio fariĝos la plej granda softvara korporacio de Ĉinio. Nia celo estas, ke en 2008 la fako de softvaroj atingu la negocan sumon je 100 milionoj da usonaj dolaroj."