• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-11-08 16:56:14    
EU pliigos investon al okcidenta Ĉinio

cri

La azia investa plano de EU direktos pli da investo al la neevoluinta okcidenta Ĉinio por adaptiĝi al la grandega ŝanco alportata de energia ekspluatado de la ĉina okcidento.

Laŭ konigo, en la tria periodo de la plano (2006 – 2007) EU pliigos investon ĉefe al la provincoj Sichuan, Guizhou, Yunnan, aŭtonomaj regionoj de Tibeto, Xinjiang kaj Interna Mongolio, kaj aliaj.

La plano lanĉita de EU ekstartis en 1998. Ĝi celas akceli ekonomian kaj komercan kunlaboron kaj internacian disvolviĝon de eŭropaj kaj aziaj mezaj kaj malgrandaj entreprenoj.

Interregiona reciproke utila kaj favora kunlaboro inter ĉinaj kaj EU-aj entreprenoj

La 7-an de novembro en la ĉina sudokcidenta urbo Chengdu estas publikigita raporto pri atingo de eŭrop-unia azia investa forumo. La raporto montras, ke Eŭropa Unio aktive serĉas novan strategion pri komerco kun Azio kaj stimulas entreprenojn de Ĉinio kaj Eŭropa Unio disvolvi vastan interregionan reciproke utilan kaj favoran kunlaboron.

Oficisto pri disvolvo kaj kunlaboro de la delegacio de EU en Ĉinio Rudie Filon esprimis intervjuate, ke reciproka utilo kaj favoro estas la grava punkto de EU en ellaboro de politiko pri komerco kun Azio. Post kiam EU oficiale publikigis novan dokumenton pri politiko al Ĉinio, EU reguligos en taŭga tempo sian komercan politikon pri la tuta Azio kaj prezentos serion da pozitivaj politikoj kaj rimedoj.

Ĉinio jam estas la dua granda komerca partnero de EU kaj la lasta estas la plej granda komerca partnero de Ĉinio. Laŭ statistiko de EU, en la unuaj sep monatoj de la kuranta jaro la eksportado de Ĉinio al EU estis 72 miliardoj da eŭroj.

64 landoj agnoskis plenan merkatan ekonomian pozicion de Ĉinio

En la 6-a kaj la 7-a de novembro, Malio kaj Gabono sinsekve agnoskis la plenan merkatan ekonomian pozicion de Ĉinio. Ĝis nun jam 64 landoj agnoskis la plenan merkatan ekonomian pozicion de Ĉinio.

Laŭ informo el ĉina Ministerio pri Komerco en la 7-a de novembro, ekde kiam Novzelando la unua agnoskis la plenan merkatan ekonomian pozicion de Ĉinio en aprilo de 2004, ĝis nun 64 landoj en la tuta mondo agnoskis la plenan merkatan ekonomian pozicion de Ĉinio. Tiuj landoj estas Aŭstralio, Brazilo, Argentino, Sud-Afriko, Korea Respubliko, Rusio, 10 membrolandoj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj, ktp. Korea Respubliko estas la unua inter ĉinaj komercaj partneroj kun pli ol cent miliardoj da usonaj dolaroj de jara komerca valoro, kiu agnoskis la plenan merkatan ekonomian pozicion de Ĉinio.

Laŭ konigo, inter 31 landoj kaj regionoj, kiuj faris kontraŭdumpingan enketon al Ĉinio, 21 jam agnoskis la plenan merkatan ekonomian pozicion de Ĉinio. Tiuj kiuj ankoraŭ ne agnoskis la plenan merkatan ekonomian pozicion de Ĉinio, kiel Usono, EU kaj aliaj ĉefaj komercaj partneroj jam establis koncernan laboran mekanismon kun Ĉinio.