• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-11-08 17:14:38    
Miljara antikva Templo Longxing

cri
La antikva urbo Zhengding, 15 kilometrojn norde de Shijiazhuang, ĉefurbo de la provinco Hebei, estas fama historia kultura urbo de Ĉinio, tie troviĝas multaj antikvaĵoj, kaj la Templo Longxing estas unu el ili.

La Templo Longxing konstruita en la dinastio Sui (581 – 618) estas unu el la dek plej grandaj budaismaj temploj de Ĉinio, kaj havas la historion de pli ol 1 500 jaroj. Ĉiĉerono fraŭlino Li Na konigis, ke la templo areas je pli ol 80 mil kvadrataj metroj. Dum vizitado al la impona templa ensemblo, oni nepre ne preterlasu kelkajn konatajn vidindaĵojn. Ŝi diris:

"En la Templo Longxing ekzistas 6 plej famaj vidindaĵoj konataj en la tuta lando."

Fraŭlino Li Na konigis, ke el tiuj famaj vidindaĵoj, la plej distingiĝa estas la lande plej alta kupra statuo de mil-mana kaj mil-okula Avalokiteŝvaro. Ĝi estas simbolo de la Templo Longxing. Pro tiu kupra statuo, la Templo Longxing estas ankaŭ nomata kiel Grand-budha Templo. Rilate al tio, kial Avalokiteŝvaro havas mil manojn kaj mil okulojn, ekzistas jena legendo:

En la antikveco estis reĝo havanta tri belajn filinojn. La pli aĝa filino Miaoyan kaj la dua filino Miaoxiang jam edziniĝis, sed la pli juna filino Miaoying restis hejme, nevolante edziniĝi. Miaoying estis tre inteligenta kaj bonkora. En sia 5-jara aĝo ŝi jam kapablis parkere litanii sutron, kaj ŝi deziris fariĝi budhano. La reĝo persone elektis por ŝi fianĉon, sed ŝi ne akceptis tiun favoron, proklamante, ke ŝi estas preta por fariĝi bonzino. Poste la reĝo suferis gravan malsanon. Laŭ recepto de kuracisto, necesis stranga aldona kuracilo, t.e. karno de gefiloj. Tiam la pli aĝa filino Miaoyan kaj la dua filino Miaoxiang de la reĝo ne volis fari la oferon. Por savi la patron, la pli juna filino de la reĝo, princino Miaoying, tranĉis karnon el sia brako por kuraci malsanon de la patro. La reĝo finfine resaniĝis, sed bedaŭrinde li malsaniĝis post nelonge je okulo. Princino Miaoying oferis sian okulon kaj resanigis la patron. Informiĝinte pri tio, Budho Ŝakjamunio promesis "rekompenci mil por unu", kaj donacis mil manojn kaj mil okulojn al princino Miaoying. Jen estas deveno de mil-mana kaj mil-okula Avalokiteŝvaro.

La kupra statuo de Mil-mana kaj Mil-okula Avalokiteŝvaro en la Templo Longxing altas je pli ol 21 metroj. Fakte ĝi ne havas mil manojn kaj mil okulojn, sed 42 manojn. Krom du manoj, kiuj kunmetiĝis antaŭ la brusto, aliaj manoj tenas respektive sunon, lunon, pafarkon, glavon kaj aliajn magiaĵojn, manifestante ŝian potencon de savado al homoj. Sur la frunto de Avalokiteŝvaro vidiĝas tri okuloj, kiuj, laŭdire, povas vidi la fortunon el pasinteco, nuntempo kaj estonteco. La statuo de Avalokiteŝvaro estas alta kaj majesta kun solena mieno, donante profundan impreson al vizitantoj.