• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-11-09 08:46:58    
Pli solidareca amikeco inter Ĉinio kaj Maroko -- intervjuo al ĉina ambasadoro al Maroko

cri

La reĝlando Maroko situas en nordokcidenta Afriko. Laŭ historiaj notoj, la amikaj kontaktiĝoj inter la popoloj ĉina kaj maroka ekestis en la mezo de la 7-a jarcento de nia erao. Post la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko, Maroko, nur post Egiptio en Afriko, establis kun la nova Ĉinio diplomatiajn rilatojn. Antaŭ nelonge, niaj raportistoj faris intervjuon al ĉina ambasadoro al Maroko sinjoro Cheng Tao. Jen raporto el la maroka ĉefurbo Rabato.

En la kvieta ambasadorejo, ambasadoro Cheng Tao antaŭ ĉio konigis pri la historio de la amikaj rilatoj inter Ĉinio kaj Maroko. Li diris:

"Inter la popoloj ĉina kaj maroka ekzistas longedaŭra historio de interkontaktiĝo kaj profunda tradicia amikeco. Frue en la mezo de la 7-a jarcento, iu oficisto de la dinastio Tang atingis Marokon. Siaflanke, maroka vojaĝisto atingis Ĉinion en la jaro 1346. La ĉinaj pulvo kaj presarto kondukiĝis al Egiptio kaj Maroko pere de la Silka Vojo kaj al Eŭropo tra la Gibraltara Markolo. Tiu anekdoto renomas en Maroko."

En 1958 la reĝlando Maroko establis diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio. La malsamaj socisistemoj ne malhelpas la amikecajn rilatojn inter la du landoj pli kaj pli disvolviĝi. Unu el la bazaj kialoj, laŭ la ambasadoro, kuŝas en tio, ke Ĉinio sekvas la kvin principojn de paca kunekzisto. Li diris:

"De la lastaj 48 jaroj tre glate disvolviĝas niaj rilatoj bazitaj sur la reciprokaj respekto, fido, egaleco kaj reciproka utilo. La kunlaboroj sur diversaj kampoj fruktodonas. Nia socisistemo multe diferencas de tiu de Maroko; ni persistas en la kvin principoj de paca kunekzisto inter landoj kun malsamaj socisistemoj, tio estas ege aprobata de Maroko."

La ambasadoro estas ege kortuŝita de la elkora amikeco de Maroko al la registaro kaj popolo de Ĉinio. Li diris al niaj raportistoj, ke la du flankoj posedas inter si multe da komunaj paroloj pro sama suferado de agreso en la historio kaj disvolvo de ekonomio. Kaj la ĉina respondeca kaj justeca sinteno rilate al internaciaj aferoj profundigas la konfidon de Maroko al Ĉinio. Maroko sincere esperas, ke Ĉinio potenciĝos tago post tago kaj esperas referenci ĉinajn sukcesajn spertojn en evoluado kaj pluapaŝe vastigi la reciproke utilan kunlaboron inter la du landoj. Li donis al niaj raportistoj realan ekzemplon.

"Ili diris, ke ĉinoj povas vivteni 22% de la monda loĝantaro nur per 7% de la agroj. Tio estas miriga kaj ja estas tre bona sperto por marokanoj. Reveninte de Ĉinio, maroka ministro pri kamparo kaj evoluado diris en dokumento, ke la maroka agrikulturo devas iri la ĉinan agrikulturan vojon. El tio ni vidas ilian admiron al la ĉina agrikultura evoluado kaj ilian entuziasmon por agrikultura kunlaboro kun Ĉinio."

La ambasadoro konigis, ke de la lastaj jaroj la ekonomiaj kaj komercaj rilatoj inter la du landoj multe progresas, la du-flanka komerco pliiĝas jare 30%. La bonkvalitaj kaj malmultekostaj komercaĵoj de Ĉinio estas multe ŝatataj de marokaj konsumantoj.

Krome, glate iras ankaŭ la du-flanka kunlaboro pri fiŝado, turismo, kontraktita programo kaj similaj.

Ambasadoro Cheng diris, ke la maroka flanko tre alte atentas la baldaŭan pekinan pintan konferencon de la ĉina-afrika kunlabora forumo. La reĝo aparte decidis, ke la ĉefministro, ministro pri eksteraj aferoj kaj kunlaboro, ministro pri industrio kaj komerco kaj aliaj gravaj oficistoj ĉeestu al la pinta konferenco.