• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-11-09 16:26:23    
Monkolekto en Zhongguancun

cri
En la lastaj 7 jaroj, pekina zhongguancun-a scienc-teknika garantia limigita korporacio, fondita en la 16-a de decembro de 1999, jam liveris monkolektan garantion je pli ol 11 miliardoj da juanoj al pli ol 2 500 scienc-teknikaj mezgrandaj kaj malgrandaj entreprenoj, kiuj konformas al ŝtata industria politiko, forte subtenis elkreskadon kaj disvolvon de la entreprenoj kaj ludis gravan rolon por solvi la malfacilon de monkolekto de mezgrandaj kaj malgrandaj entreprenoj. Nun ni gvidos vin eniri en la korporacion kaj koni ĝian funkciadon.

En longa tempo, la malfacilo de monkolekto de mezgrandaj kaj malgrandaj entreprenoj estas la ĝenerala fenomeno en aktivado de merkata ekonomio. Por solvi la problemon, ŝtata financo liveris kapitalon al starigo de speciala garantia establaĵo, la kapitalo formis riĉfonton de publika fideco kaj bone kreskantaj mezgrandaj kaj malgrandaj entreprenoj povas akiri subtenon de monkolekta kredito. Ĝuste en ĉi tiu fono, fondiĝis pekina zhongguancun-a scienc-teknika garantia limigita korporacio. Ĝenerala direktoro kaj unu el kreintoj de la korporacio sinjorino Tan Zuoting konigis la krean fonon de la korporacio.

"Iuj mezgrandaj kaj malgrandaj entreprenoj mortis pro manko de necesa kapitala subteno. Multaj programoj renkontis kapitalan problemon dum esplorado, tial iuj esploroj ne estas daŭrigitaj, sed "tro frue mortis". En Zhongguancun, antaŭ 7 jaroj alta naska proporcio kaj alta morta proporcio de malgrandaj entreprenoj kune ekzistis, ĉi tiu fenomeno montris la staton. Por malstreĉi la staton, ni naskis la penson pri kreo de scienc-teknika garantia korporacio."

Akiro de plej granda socia efiko per minimuma kosto povas vere ludi la levilan rolon de publika financo. Ĝuste laŭ ĉi tiu funkcia koncepto, en la lastaj 7 jaroj la korporacio disvolvis financan garantion al mezgrandaj kaj malgrandaj entreprenoj. La korporacio jam donis al pli ol 2 500 mezgrandaj kaj malgrandaj entreprenoj garantian subtenon je pli ol 11 miliardoj da juanoj. La garantio akcelis progreson kaj disvolvon de amaso da scienc-teknikaj entreprenoj kaj igis pli ol 200 teknikojn kun internaciaj aŭ enlandaj progresintaj niveloj iri en laboratorion, al merkato kaj akiri bonan ekonomian efikon.

Liverante monon al mezgrandaj kaj malgrandaj entreprenoj, la zhongguancun-a scienc-teknika garantia korporacio laŭgrade vastigis negocon al entreprenoj de "antilopo". En la zhongguancun-a scienc-teknika zono, troviĝas mezgrandaj kaj malgrandaj alt-nov-teknikaj entreprenoj kun bona teknika elkreskado kaj rapida disvolvo, la zono tropis ĉi tiujn entreprenojn "antilopo" por esprimi la trajton de la disvolvo de la entreprenoj. Intervjuate, vicestro de la fako de akcelado de investo kaj monkolekto de la zhongguancun-a scienc-teknika zono sinjoro Liu Weidong konigis staton de la entreprenoj de "antilopo".

"Kvankam la nombro de la entreprenoj okupas nur 10% de la nombro de entreprenoj en la zono, tamen ĉiujare totala enspezo el tekniko, industrio kaj komerco, kreita de la entreprenoj, okupas pli ol 50% de la tuta enspezo de la zono. Livero de monkolekta garantio al ĉi tiuj altelkreskaj entreprenoj povas vastigi ekonomian skalon de la zono kaj altigi ĝeneralan disvolvan rapidecon."