• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-11-09 16:29:45    
Disvolvo de edukado en ĉina kamparo

cri
Li Yuanchang gvidas lernantojn el klasĉambro por ke ili observu la eksteran mondon per propraj okuloj, pensu per propra cerbo, kaj poste li postulas al ili verki artikolojn kun sia karaktero. Li Yuanchang diris, ke kvankam la lerna medio en kampara lernejo estas malfacila, tamen tio ne malhelpas kulturadon de sendependa pensa kapablo de lernantoj. Fakto atestas, ke tiu instrua metodo gajnas bonan atingon.

Laŭ konigo, inter la kamparaj lernantoj de Li Yuanchang, multaj jam eniris en universitaton, kaj iuj aliaj fariĝis talentuloj pri kampkulturado, gvidantoj pri scienco kaj teknikoj, ktp. Krome, la artikolaro "Floreto sur kampo", verkita de liaj lernantoj, estis difinita kiel lega lernilo de ĉina lingvo en la tuta provinco. Lernanto de Li Yuanchang Yan Zhaodong diris al raportisto, ke li lernis de instruisto Li la kapablon, kiun oni povas utiligi en tuta vivo. Li diris:

"Li instruas ne nur sciojn, sed ankaŭ kapablon kaj manieron por gajni sciojn. Tio estas kapablo, kiun oni povas utiligi dum tuta vivo."

Sed estas neatendite, ke antaŭ ses jaroj Li Yuanchang serioze malsaniĝis. Li devis foriri de podio kaj de lernantoj. La loka eduka departemento konsideris pri sano de Li Yuanchang, kaj sendis lin al la Eduka Instituto de Jilin, kies kondiĉo estas pli bona, por ke li laboru kiel eduko-esploristo de la ĉina lingvo. Tia aranĝo celas bone konvaleskigi lin, sed Li Yuanchang prenas tion kiel novan startopunkton por servi al kampara edukado. Li diris:

"Tuj post resaniĝo, mi ekiris al kamparo, ĉar mia rolo ŝanĝiĝis. Mi estas eduko-esploristo. Mi klopodas por bone labori kiel eduko-esploristo. Kiel provinca eduko-esploristo, mi devas ekkoni la edukan staton de la provinco."

Ekde tiam, li restas en la kamparo 4 monatojn ĉiujare, kaj jam vizitis 80% de mezlernejoj de gubernioj kaj vilaĝoj de la tuta provinco. Post esplorado, Li Yuanchang trovis, ke malalteco de kapablo de instruisto jam estas unu el la gravaj faktoroj, kiuj malhelpas disvolviĝadon de kampara eduka afero. Pro manko de mono, estas malfacile disvolvi kulturadon al instruistoj. En tiu situacio, Li Yuangchang kreive proponis establigon de kampara bazloka lernejo, por ke instruistoj el diversaj kamparaj lernejoj kune preparu lecionojn, reciproke aŭskultu instruadon de aliaj, kaj kune esploru kaj diskutu. Pro lia klopodo, la provinco Jilin jam establis 42 kamparajn bazlokajn lernejojn en 9 regionoj, kaj multaj kamparaj instruistoj altigis sian instruan nivelon per kulturado de la bazlokaj lernejoj.

Nuntempe, Li Yuanchang ankoraŭ esploras en la plej antaŭa fronto de kampara instruado. Li diris, ke li faras tion ĝuste por ke kiel eble plej frue la kamparaj infanoj ĝuos edukon same kiel la urbaj infanoj.