• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-11-10 17:00:57    
Artisto Ma Ji (foto)

cri

Karaj retlegantoj, kompare kun fonetika skribo, ideogramo kaj la ĉina lingvo havas unikan ĉarmon kaj la unika karakterizo kuŝas vide en ĉina tradicia kaligrafio kaj aŭde en la ĉina humura dialogo Xiangsheng. Nun ni konigas al vi artiston Ma Ji, ĉinan nuntempan faman artiston de la humura dialogo Xiangsheng.

Karaj retlegantoj, la humura dialogo estas prezentita de Ma Ji kaj Tang Jiezhong en la 70-aj jaroj de la pasinta jarcento kaj temanta pri amikeco kaj kunlaboro inter Ĉinio kaj afrikaj landoj. La ĉina humura dialogo originis en la frua periodo, tamen ĝia formiĝo al arto estis en periodo de la fino de la 19-a jarcento ĝis la komenco de la 20-a jarcento. Kiel lingva arto, la humura dialogo Xiangsheng forme similas al Dialoga Prezento, kiu estas populara en okcidentaj landoj, tamen enhave devas havi humurecon kaj ironiecon. Verkistoj kaj prezentantoj de la humura dialogo Xiangsheng devas atenteme trovi kontraŭdiron kun humura faktoro en la vivo kaj fari racian resumon, plibonigon kaj kreadon, tiel ili povas krei sukcesan humuran dialogon Xiangsheng.

Parolante pri kreado de la humura dialogo , sinjoro Ma Ji ankoraŭ havas klaran memoron. Li diris:

"Jam pasis pli ol 30 jaroj post kreado de la humura dialogo . Unue peco de la humura dialogo estas verkita de sinjoro Yi Xizu, kiu partoprenis en projektado kaj konstruado de fervojo inter Tanzanio kaj Zambio. La humura dialogo plaĉas al popolanoj post sia prezento kaj ĉiuj povas paroli iom en svahilo, eĉ afrikanoj en Pekino volas iom paroli. Estas granda influo."

Fakte la humura dialogo estas unu el centoj da humuraj dialogoj verkitaj kaj prezentitaj de Ma Ji.

En 1934, Ma Ji naskiĝis en iu ege malriĉa familio. Sub vivpremo, Ma Ji 14-jara venis al iu tekstila fabriko por esti lernanto. Post fondiĝo de la nova Ĉinio, li estis laboranto de Pekina Xinhua-a Librovendejo. Pro denaska optimisma temperamento kaj amo al vivo de ordinaraj urbanoj, Ma Ji atenteme observis ĉiutagan vivon de ordinaraj popolanoj kaj povas fidele kaj pitoreske imiti ĉinajn plurajn dialektojn.

La jaro 1956 estas turna punkto por Ma Ji. En iu konkurso por amatoroj, Ma Ji estis aprecata de ĉinaj artistoj en la antaŭa generacio kaj formale eniris en Grupon de Ĉina Popola Literaturo, kiaj Kantrakontoj kaj Humuraj Dialogoj sub Ĉina Radia Arta Ensemblo. De tiam li estis profesia aktoro de la humura dialogo. Gvidate de ĉina fama majstro de la humura dialogo Hou Baolin, Ma Ji pli ol 20-jara kun fortege sentema memorkapablo, rapide elstariĝis en la rondo de la humura dialogo.