• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-11-10 18:08:00    
Manĝaĵoj de ĉina provinco Henan

cri
Sinjoro Dong Zhishan, ĉefo de la kuiristoj de Xiaoji-a restoracio, fiere konigis la sekreton kial la restoracio allogas tiel multe da manĝantoj:

"La brezitaj vermiĉeloj de Xiaoji-a Restoracio havas tri specojn laŭ malsamaj buljonoj: ŝafosta, ŝafaĵa kaj kokinaĵa. La bongustaj buljonoj, tenacaj vermiĉeloj kaj plene stufitaj viandoj karakterizas la brezitajn vermiĉelojn de la restoracio. La manĝantoj laŭdas la vermiĉelojn efektive frandaj, same kiel oni laŭdas nin Henan-anojn: senartifikaj kaj sinceraj."

Iu amiko, kiu fiksloĝas en la urbo Zhengzhou, diris al nia raportisto ke por ĝui la brezitajn vermiĉelojn necesas ne nur bongustaĵoj, sed ankaŭ la atmosfero. Homplena medio estas pli bona ol la senbrua. Ofte en nerimarkinda strateto oni povas trovi malgrandan manĝejon. Tie kelkaj tabloj estas jam okupitaj de manĝantoj, apude ankoraŭ iuj homoj atendas sian vicon. Ŝajne nur en tia homplena kaj brua medio la manĝantoj povas vere havi la senton de manĝo de vermiĉeloj.

Krom brezitaj vermiĉeloj, Henan-anoj scipovas prepari ankaŭ aliajn vermiĉelojn. Laŭ specoj, oftaj vermiĉeloj estas kunsupaj, elakvigitaj, saŭcaj, frititaj, vaporumitaj, tiritaj kaj tiel plu. Laŭ formoj, estas vermiĉeloj larĝaj, mallarĝaj kaj fadenaj, kaj foliigitaj pastoj rombaj kaj longaj. Laŭ gusto, estas vermiĉeloj saletaj, salaj, akraj kaj acidaj.

La tiritaj vermiĉeloj de la provinco Henan estas tre originalaj. La plej fama restoracio de tiaj vermiĉeloj estas la Yangji-a Tirvermiĉela Restoracio. Ĝiaj tirvermiĉeloj estas suplaj, delikataj kaj tenacaj. En preparejo nia raportisto vidis, ke juna kuiristo plenforte knedas paston sur tablo, poste per la du manoj li tiras la paston kaj longigas ĝin, kaj plie li faldas la longigitan paston. Ripetinte tion kelkfoje li elfaris longajn maldikajn vermiĉelojn. Ĉu bongustaj estas la vermiĉeloj? Ni aŭskultu takson de manĝantoj. Sinjorino Zhang Li diris:

"Mi ofte venas al tiu ĉi restoracio kune kun miaj amikoj kaj familianoj. Mi loĝas malproksime. Ni speciale veturas ĉi tien por preni la tiritajn vermiĉelojn. Tiaj vermiĉeloj estas tenacaj kaj bongustaj."

Henan-anoj ŝanĝas specojn de vermiĉeloj laŭsezone. En frosta vintro ili prenas varmajn brezitajn vermiĉelojn kaj tiritajn vermiĉelojn. En varmega somero ili preferas refreŝigajn malvarmajn elakvigitajn vermiĉelojn kun ajlosuko, amaranto kaj kukumo. En riĉrikolta aŭtuno surtabliĝas vermiĉeloj kun densa saŭco el la rikoltitaj juna ajlopedunklo kaj guŝoj. En kamparo oni ŝatas vermiĉelojn el akcesoraj grajnoj. La vermiĉeloj el tritika faruno kaj verdfazeola faruno vekas apetiton per aparta aromo. Oni ofte aldonas al ili batatajn kaj sezamajn foliojn. Ili absolute estas verda manĝaĵo.

La amo de Henan-anoj al pastaĵoj eble devenas de la abunda produktado de tritiko de la provinco. Henan estas agrikultura provinco, sin trovanta en la centra ebenaĵo de Ĉinio, kaj havas varmetan klimaton. La plej vaste plantitaj agrikulturaĵoj estas tritiko. Tial vermiĉeloj fariĝis la plej ĉefa manĝaĵo de Henan-anoj. Ili prenas la vermiĉelojn almenaŭ unufoje en ĉiu tago, do la dommastrinoj cerbumas variigi la preparaĵojn. La kuirarto herediĝas generacio post generacio. Estas la diro ke Henan-anoj estas paciencaj kaj lertaj, la de ili preparitaj pastaĵoj vidiĝas kiel artaĵoj.

Karaj geamikoj, ĵus ni konigis Henan-anojn, kiuj tre ŝatas vermiĉelojn. Tiu prefero vidigas iliajn diligentecon, honestecon kaj sincerecon. Se vi havos ŝancon viziti la provincon, nepre ne forgesu gustimi la frandajn vermiĉelojn. Ni kredas ke vi havos profundan impreson pri tio.