• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-11-13 14:52:39    
Afganio ankoraŭ estas en milita tumulto

cri

La 13-an de novembro estas la 5-a datreveno de la disfalo de la talibana reĝimo en Afganio. Nun tiu ĉi lando ankoraŭ ne komencis veran rekonstruadon, sed alfrontas la plej severan tumulton. Iuj opinias, ke la kaŭzo estas tio, ke oni ignoras vivrimedojn de la afgana popolo.

Post la milito, la afgana registaro amendis konstitucion kaj sukcese okazigis elektadojn de prezidento kaj parlamento helpate de la internacia socio. Tiam la afgana politiko fine ekiris sur normalan vojon. La internacia socio liveris al Afganio monhelpon je la sumo de kelkdek miliardoj da usonaj dolaroj por plibonigi infrastrukturan konstruon kaj funkciigi la registaron. Sed ordinaraj popolanoj ne multe profitis de tiu ĉi monhelpo kaj iuj regionoj ankoraŭ estas en tre mizera stato, kvarono de afganaj infanoj ne povas vivi ĝis la aĝo de 5 jaroj. Kontraste kun kelkaj domegoj en Kabulo, afganoj plejparte ankoraŭ loĝas en kadukaj domoj faritaj el tero kaj ligno. Krom Kabulo, perforta atako kaj krimo aperadas ankaŭ en aliaj regionoj. En la suda provinco Kandahar la elektroprovizado ĉiutage daŭras nur en 3 horoj. Popolanoj plejparte suferas malsaton.

Post la disfalo de la talibana reĝimo 4,7 milionoj da afganoj kun granda aspiro revenis de Irano kaj Pakistano al la hejmlando por nova vivo. Pasis 5 jaroj, ilia vivo tute ne ŝanĝiĝis, sed koruptado furiozas en la registaro.

Aliflanke pro tio, ke post la disfalo de la talibana reĝimo Usono okupiĝis nur pri serĉado de gvidantoj de Al Qaeda, sed ignoris milojn da talibanaj armitoj rifuĝintaj al diversaj lokoj; ili kaptis tiun ĉi okazon sin prepari por denova batalo. Ekde la pasinta jaro atakoj de la talibana armita forto pli intensiĝas. En la lasta monato, Nicholas Bur, usona ŝtata vicsekretario, responda pri politikaj aferoj, diris, ke Talibano ne montros strategian minacon al la afgana registaro. Sed analizistoj ne konsentis tiun ĉi opinion. Ili montris, ke eĉ antaŭe la talibana armita forto konsistis nur el centoj da membroj ĉe landlimo; tiam ĝi regis super tiu ĉi lando ne pro la milita forto aŭ subteno de la popolo, sed pro tio, ke ĝi povis liveri relative stabilan medion al la popolo, kiu malamas militon kaj koruptadon. Tial se la afgana registaro ne povos solvi vivrimedojn de la popolo, la talibana armita forto probable plifortiĝos.

Laŭ statistiko, de 2002 ĝis nun la internacia socio liveris al Afganio grandan sumon, tamen nur 7,3 miliardoj da usonaj dolaroj el tiu ĉi sumo estas uzitaj por helpi popolanojn, dum 82,5 miliardoj por milita elspezo. Tio aliflanke spegulas nenian ŝanĝiĝon de la vivo de afganoj.

Aliaj opinias, ke la problemo kuŝas eble ankaŭ en tio, ke Afganio per perfortaj rimedoj malpermesas kultivadon de papavoj, ĉar tiu ĉi kultivado estas ilia sola vivrimedo; kaj perdinte tiun ĉi rimedon ili probable aliĝos al la talibana armita forto. Fakte tiu ĉi malpermeso ne efikas, la kultivada areo de papavoj eĉ pliiĝis je 59% kompare kun tiu en la lasta jaro.

Se la afgana registaro kaj la internacia socio ne konsideros interesojn de la afgana popolo, sed sin dediĉas plu nur por ekstermi teroristojn, la tumulto en Afganio ne povos frue ĉesi.