• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-11-14 13:26:00    
Malsamaj stiloj de pekinaj te-trinkejoj

cri
Same kiel la kupra te-kruĉo kun longa buŝaĵo, ankaŭ la grand-bovla teo estas aparta karakterizaĵo de te-trinkejoj de la malnova Pekino. La tiel nomata grand-bovla teo estas malmultekosta teo metita en granda bovlo. La te-trinkejo Laoshe estas la unika te-trinkejo en Pekino, kiu ankoraŭ vendas la grand-bovlan teon. Laŭdire, ĉar la fondinto de la te-trinkejo Laoshe komencis sian karieron depende de vendado de la grand-bovla teo kostanta je du fenoj ( unu feno estas centono de unu juano ), tial, kvankam antaŭ longe el la vendo de tia teo li jam ne povis profiti, tamen La te-trinkejo Laoshe ankoraŭ persistas en vendado de la grand-bovla teo, por esprimi neforgeson de sia deveno, tiom pli, nuntempe la grand-bovla teo kostas ankoraŭ je du fenoj.

Karaj amikoj, sube ni konduku vin al alia te-trinkejo kun moda stilo en Pekino. Tia te-trinkejo estas nomata te-ceremonia trinkejo. Nun ni iru al la plej frue fondita te-ceremonia trinkejo de Pekino – te-ceremonia trinkejo Wufu.

La te-ceremonia trinkejo Wufu posedas kvietan medion, ĝia planko estis pavimita el nigraj ŝtonaj platoj, kaj en ĝia akva cirterno naĝas belaj orfiŝoj. Videblas altvaloraj antikvaj mebloj ĉi tie, ekzemple centjaraj ŝtonaj tabloj inkrustitaj per konkŝeloj, ulmo-lignaj ŝrankoj surgravuritaj per figuroj de drako kaj fenikso. En la trinkejo vidiĝas ankaŭ vico da eksponaj vitrinoj, en kiuj oni regule aranĝas diversajn altvalorajn ujojn, ekzemple porcelanaĵo kun blanka kaj blua koloroj, ceramikaĵo el purpura argilo ktp. La plej rimarkinda estas altega ekspona ŝranko, en kiu montriĝas centoj da delikataj kaj aprecindaj te-kruĉoj el la purpura argilo. Laŭ konigo, mastroj de tiuj te-kruĉoj ĉiuj estas membroj de la te-ceremonia trinkejo, kiu senpage liveras al ĉiu membro te-kruĉon el purpura argilo speciale uzatan ĉi tie.

En te-ceremonio de Ĉinio, oni aparte atentas pri bonkvalitaj akvo, teo kaj te-servico, kaj ankaŭ pri la infuza arto. Altklasa te-ceremonia prezidisto fraŭlino Li Yanyan rekomendis al gastoj duon-fermentigitan teon nomatan Fera Avalokiteŝvaro. Infuzite, tia teo ne nur donas agrablan guston, sed ankaŭ eligas densan orkidean aromon. Fraŭlino Li Yanyan diris, ke pri la tea nomo Fera Avalokiteŝvaro cirkulas interesa legendo:

"Laŭ legendo, te-plantisto hazarde ricevis semon de rara te-arbo kaj plantis ĝin en fera kaldrono. Ne atendite, la elkreskinta te-arbo estis fortika kaj abunda je folioj, kaj la prilaborita teo aparte aroma kaj bongusta. Opiniante, ke tion li devas ŝuldi al helpo de Avalokiteŝvaro, kaj ĉar la te-arbo kreskas en fera kaldrono, tial li nomis la teon Fera Avalokiteŝvaro".

En la te-ceremonia trinkejo Wufu, krom ĝui teon, gastoj povas ankaŭ aliĝi al diversaj aktivadoj regule okazigataj de la trinkejo, ekzemple trejnado pri te-ceremonio, prezentado de Opero Kunqu, aprecado de ludo de ĉina tradicia instrumento Guqin kaj floro-aranĝo, kaj oni eĉ povas propramane fari te-kruĉon el purpura argilo.