• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-11-14 15:35:05    
Iom pri artisto de humura dialogo Ma Ji

cri

En la lastaj 50 jaroj, Ma Ji verkis kaj prezentis pli ol 300 pecojn da humuraj dialogoj Xiangsheng kaj lia paŝo estas tra la tuta lando. En sudorientaziaj landoj, kie amasiĝas ĉinaj elmigrintoj kaj ĉin-devenuloj, Ma Ji kaj lia prezento de la humura dialogo Xiangsheng estas vaste ŝatataj kaj bonvenigataj. Kelkaj alilandaj studentoj petantaj instruadon en Ĉinio, pro prefero al la ĉina kulturo, ŝatas ĉinan humuran dialogon Xiangsheng kaj sinsekve petis instruadon de sinjoro Ma Ji, kaj Ma Ji varmakore transdonas sian scion al ili kaj kreis bonŝancojn por kune prezenti kun tiuj alilandaj disĉiploj.

Ma Ji diris, ke li dum sia tuta vivo, kontaktas la humuran dialogon Xiangsheng kaj profunde amas tiun arton kun ĉina nacia karakterizo. Tamen same kiel ĉinaj tradiciaj artaj formoj, kiaj Pekina Opero, popolkanto kaj papertondaĵo, influate de moderna amaskomunikilo kaj amuza afero, komence de la 90-aj jaroj de la pasinta jarcento, la humura dialogo Xiangsheng tenis malbondisvolvan tendencon. En la lastaj du jaroj, dank' al ŝtata porpledo de protekto de tradicia nacia kaj popola kulturo, releviĝis fervoro de la popolamasoj al la tradicia kulturo. Refoje ardas la humura dialogo Xiangsheng en la homa vivo. En Pekino, artistoj de la humura dialogo Xiangsheng en la juna generacio kun Guo Degang kiel reprezentanto, faras prezenton en teatro de urbcentro kaj preskaŭ plenplenas ĉiu prezento. Antaŭ nelonge, Ĉina Centra Televida Stacio okazigis tutlandan konkurson pri la humura dialogo Xiangsheng kaj altiris al si partoprenon de sennombraj amatoroj de la humura dialogo Xiangsheng. Pri tio, sinjoro Ma Ji estas tre ĝoja. Li aktive faris resumon pri sia sperto kaj esperas, ke ĝi estas utila al aliaj.

Kiel fama artisto, Ma Ji plurfoje veturis al diversaj lokoj de la mondo por fari kulturan interfluon. En la pasinta jaro, Ma Ji faris viziton al Afriko kaj faris prezenton kune kun lokaj artistoj. Nun en Pekino, okazas la Pekina Pinta Konferenco de la Ĉina-Afrika Kunlabora Forumo, Ma Ji sentas sin tre ĝoja. Li diris:

"Por mi tio estas freŝa sperto, ke mi prezentis kune kun afrikaj amikoj. Estas tre bone, ke oni konigos afrikajn muzikaĵojn kaj dancojn al Ĉinio. En la afrika teritorio, ni sentas freŝecon, ekzemple ni vizitis zoon de sovaĝaj bestoj, estas multaj sovaĝaj bestoj, vidinte tion, ni sentas, ke ni devas porti sur ni taskon fari propagandon de protekto de sovaĝaj bestoj kaj media protekto. Estas honore por ni servi por la popoloj ĉina kaj afrika."