• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-11-14 17:17:20    
Stato de ĉina fako fari softvarojn pere de alia entrepreno

cri
Ankaŭ scienc-teknika pekina limigita korporacio Boyan fondiĝis en 1995, ĝi estas la progresinta liveranto de softvara tekniko en Azio, ankaŭ unu el la plej grandaj ĉinaj entreprenoj pri softvara eksportado. La ĉefstabejo de la korporacio sidas en pekina Zhongguancun, kaj ĝi instalis filiojn en Usono, Japanio, Hongkong kaj aliaj landoj kaj regionoj. Sinjoro Qu Lingnian, altnivela vicĝenerala direktoro de la korporacio Boyan opiniis, ke antaŭ la altgrade disvolviĝanta tutmonda informiga ondo, sendependa kreo jam fariĝis la ŝtata disvolva strategio, kompreneble la fako faranta softvarojn pere de alia entrepreno estis inkluzivita. Li diris:

"Iuj sentis, ke ĉi tiu fako ne havas kreon, mi tute neis la opinion. La laboro devas esti finita sialoke, sed se la laboro estos farita ekstere, samtempe la serva kvalito estos garantiita kaj serva kosto estos reduktita, kiam servadoj estos kolektitaj en iuj specialaj korporacioj, la specialaj korporacioj plibonigos servan procezon kaj altigos servan kvaliton. Laŭ longtempa vidpunkto, la estontaj 10 ĝis 15 jaroj estas la konkurenca tempo de la fako inter Ĉinio kaj Hindio, kompreneble ni vidis la diferencon de la fako inter ni kaj Hindio, Irlando kaj aliaj landoj."

Poste, vicĝenerala direktoro Qu Lingnian konigis, ke kvankam ni havas distancon de 5 ĝis 7 jaroj kun Hindio en la matura grado kaj produkta kapablo de la fako, tamen Ĉinio havas klaran komparan superecon, nome grandan enlandan merkatan bezonon, sufiĉan kaj malmultkostan liveron de softvaraj talentuloj kaj medion de bonaj bazaj instalaĵoj. Kompreneble, Ĉinio ankaŭ havas propran distancon kaj malsuperecon.

Sekve de maturiĝo kaj disvolvo, la fako eniris en la ĉenon de internacia softvara industrio, koncernaj entreprenoj de Zhongguancun devas frue kompreni modelon de funkciado de la fako, altigi disvolvan nivelon kaj krei markon de zhongguancun-a servado de la fako. Parolante pri la estonta disvolvo, sinjoro Qu Lingnian, vicĝenerala direktoro de pekina scienc-teknika limigita korporacio Boyan diris:

"Ĉi tiu nova fako certe havos alian aspekton en estontaj 5 ĝis 10 jaroj. Plej bonaj entreprenoj en pekina Zhongguancun jam rapide disvolviĝas, la spaco de disvolvo estas tre bona. Oni opiniis, ke en la estonteco la ĉina merkato fariĝos la monda 3-a serva merkato de informa teknologio, ni devas fari servadon al la enlanda merkato. Ĝenerale, la perspektivo de la fako estas brila."