• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-11-14 19:54:15    
Ponto de interkomprenado inter Maroko kaj Ĉinio -- pri Ĉina-Maroka Esplora Centro de Maroko

cri

Lingvo ĉiam estas ponto por reciprokaj interfluoj inter diversaj popoloj. Kun pli kaj pli oftaj komercaj kaj kulturaj interfluoj inter Maroko kaj Ĉinio, lernado de la ĉina lingvo jam estas pli kaj pli atentata temo en tiu ĉi nord-afrika lando. Niaj raportistoj lastatempe vizitis la marokan Ĉina-Marokan Esploran Centron en Casablanca, ununuran institucion por instrui la ĉinan lingvon en Maroko. 

La esplorcentro situas en la centro de Casablanca. La fasado ne estas larĝa, tamen apart-stile aranĝita. Ĉe la pordo estas gluita afiŝo pri Ĉinio kaj ankaŭ pendas lanterneto. Antaŭ kelkaj jaroj, marokano sinjoro Shams Din Hajrawi, kiu studis en Ĉinio kaj tie doktoriĝis, kune kun kelkaj marokanoj, kiuj volas antaŭenpuŝi kulturajn interfluojn inter Ĉinio kaj Maroko, fondis la esplorcentron.

Vicprezidanto de la Direkcio de la centro sinjoro Abdul Elah Jamie diris al niaj raportistoj, ke de sia komenco la centro celas kontentigi bezonadon de pli kaj pli oftaj komercaj interfluoj inter la du landoj.

"La plej grava laboro de la centro estas instrui la ĉinajn lingvon kaj kulturon, ĉefe al marokaj industriistoj kaj komercistoj, ĉar ili devas iri al Ĉinio por komercado kaj aĉetado. La centro elektis lernolibron taŭgan al marokanoj, kompilitan de fakuloj de Maroko kaj Ĉinio. Por tio la fondinto de la centro sinjoro Shams Din Hajrawi ludis la ĉefan rolon."

Aganta direktoro de la centro sinjorino Eham Iadad diris, ke la centro kreas kondiĉojn al komprenado de la du landoj pri la reciproka kulturo.

Sinjoro Abdul Elah Jamie diris, ke ĝenerale dirite, la ĉina lingvo estas tre malfacila por marokanoj. Tamen ekster lia atendo, nun pli kaj pli multaj marokanoj lernas ĝin en la centro. Estas des pli ĝojige al li, ke la centro estas subtenata de la du registaroj maroka kaj ĉina.

"Lingvo estas la ĉefa obstaklo por la interfluoj inter Maroko kaj Ĉinio. Ni celas oportunigi marokanojn. La ĉina registaro donas al la centro multe da spirita stimulo kaj helpo kaj subtenas la funkciadon de la centro. Ankaŭ la maroka registaro donas subtenon al la centro. Registaraj oficistoj de la du registaroj iam vizitis nian centron. En la lastaj 2-3 jaroj, la ĉina ambasadorejo en Maroko donis al ni librojn kaj gazetojn kaj materialojn pri lernado de la ĉina lingvo."

Sinjoro Abdul Elah Jamie esprimis sian konvinkiĝon, ke en Maroko, instruado de la ĉina lingvo estos esperplena. Ĉar Maroko kaj Afriko urĝe bezonas koni ĉinajn sukcesajn spertojn en paca disvolvo, la estonteco de Afriko ligiĝos kun Ĉinio.

"La ĉina-afrika kunlabora forumo estas grava ŝanco por Afriko kaj Maroko en plifortigo de la rilatoj kun Ĉinio. La ĉina centra tasko estas paca disvolvo, ĝuste tio estas bezonata de la afrika kontinento kaj Maroko. Mi estas certa pro la funkciado kaj esplorado de nia centro, ke la estonteco de Afriko ligiĝos kun Ĉinio. Tial ni devas iniciative malfermi kanalon, por ke tiuj obstakloj, kia lingvo, ne malhelpu niajn interfluojn kun Ĉinio. Maroko, Arabio kaj Afriko ankoraŭ ne tre konas Ĉinion. Ni devas koni ĉinojn kaj koni, kiel ili tiel rapide disvolvas sian landon, precipe la disvolvo estas paca disvolvo. Ni devas fari tiel bone kiel ili."

Kultura konsilanto de la ĉina ambasadorejo en Maroko sinjoro Wang Baoyi diris al niaj raportistoj, ke sur la kampo de kulturaj interfluoj inter Ĉinio kaj Maroko, la ĉina flanko malfermis alian kanalon, krom kultura semajno, tio estas, kuraĝigi koncernajn flankojn de Maroko fondi centron por instrui la ĉinan lingvon. La fondiĝo de la Ĉina-Maroka Esplora Centro ja estas la unuapaŝa atingo en tiu ĉi flanko.