• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-11-15 09:05:18    
Gravaj vidindaĵoj en Templo Longxing

cri
Krom la statuo de Mil-mana kaj Mil-okula Avalokiteŝvaro, en la Templo Longxing ekzistas ankaŭ alia konata vidindaĵo, nome la inverse sidanta statuo de Avalokiteŝvaro. Kial ŝi sidas tiamaniere? Ĉiuj statuoj de Avalokiteŝvaro en budaismaj temploj sidas en la norda flanko rigardante al la suda, tamen ĉi tie ŝi sidas en la suda direkto rigardante al la norda. Laŭdire, Avalokiteŝvaro iam ĵuris: Antaŭ ol elsavi ĉiujn homojn, ŝi ne sin returnos. Sed imagu, kiam ĉiuj homoj povus esti entute elsavitaj? Pro tio Avalokiteŝvaro ĉiam sidas rigardante al la norda direkto kaj fariĝis inverse sidanta Avalokiteŝvaro.

Tiu ĉi kolora statuo de Avalokiteŝvaro portas ore brilantan kronon, kun bela vizaĝo kaj tenera mieno. Ŝia maldekstra piedo metiĝas sur lotusfloro, tio signifas nemakuliĝon en koto, kaj ŝia dekstra piedo iom sin levas, tio signifas, ke ŝi deziras feliĉon kaj sekurecon. Laŭdire, la statuo estas perfekta kombiniĝo de figuroj de civila belulino kaj Avalokiteŝvaro. Fakulo Liang Yong faris komenton pri ĝia estetika valoro dirante:

"La kombiniĝo estas perfekta. Ĝi estas bodisatva statuo el la reala homa figuro kaj okupas tre gravan pozicion en la budaisma pikturo."

Aliaj gravaj vidindaĵoj en la Templo respektive estas steleo de la Templo Longcang el la dinastio Sui, la Halo Moni, unikaĵo de la ĉina antikva arkitekturo, kaj aparte karakteriza statuo de Budho ĉirkaŭata de mil etaj statuoj.

La Templo Longcang estis konstruita antaŭ pli ol 1 400 jaroj. Sur la steleo vidiĝas kaligrafaĵo bele skribita, kaj ĝi okupas gravan lokon en la ĉina kaligrafia historio. Ĝi estas nomata "ne-radianta oro". La Halo Moni aperis en la jaro 1052. Birdrigardate, ĝia horizonta surfaco estas kruc-forma, tio estas unika en la antikva arkitekturo de Ĉinio. La statuo de Budho ĉirkaŭata de mil etaj statuoj estas 7 metre alta kupra statuo, sur ĝia tri-tavola lotusflora stablo gravuriĝis mil lotusfloraj petaloj, sur ĉiu el la petaloj sidas eta budha statuo, sekve oni nomas ĝin statuo de Budho ĉirkaŭata de mil etaj statuoj.

Fakulo Liang Yong diris, ke la mulda teknologio de la statuo estas altnivela, kaj la statuo estas unika en Ĉinio pro siaj karakteriza formo, lerta projekto kaj fajna metiarto. Li diris:

"Iam mi kondukis profesiajn muldistojn ĉi tien por esploro. Ili opinias, ke se nun oni volus muldi tian statuon, necesas tre prezica teknologio por ĝin fari."