• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-11-15 16:35:33    
Pekina zhongguancun-a scienc-teknika garantia limigita korporacio

cri
Organizata kaj akcelata de la administra komitato de la zhongguancun-a scienc-teknika zono, de 2003 la zhongguancun-a scienc-teknika garantia korporacio plenumas "antilopan planon", kiu celas rapidan disvolvon de altelkreskaj entreprenoj de la zono kaj liveras al entreprenoj de "antilopo" garantion de speciala kredito. Nun ĝi jam sankciis peton pri kredita garantio de 355 entreprenoj de "antilopo" kaj la sumo atingis 3,44 miliardojn da juanoj. Per la garantia subteno, plej multaj entreprenoj de "antilopo" montris bonan elkreskadon.

Respondeculo de la programo "antilopa plano" kaj direktoro de la fako de aferoj sinjoro Fei Zhiqiang analizis inspiron el funkcia modelo de la plano.

"Gvidado de politiko kaj elektado de merkato estas la efika sistemo de utiligo de riĉfontoj de fideleca garantio, ankaŭ la aktiva maniero de registara departemento por akceli plenumadon de industria politiko."

Pekina korporacio pri semo Aoruijin estas entrepreno, kreita de homoj, kiuj lernis en Usono, ĝia tekniko pri maiza semo havas internacie progresan nivelon kaj estis vaste uzata en ĉinaj multaj agrikulturaj produktejoj. Sinjoro Zhang Weizheng, ĝenerala vicdirektoro pri financo de la korporacio, skribis kiel ili disvolviĝis helpate de la garantia korporacio.

"En la unuapaŝa tempo de disvolvo, per malgrandsuma kredita garanito de 500 mil juanoj, la garantia korporacio helpis al ni krei merkaton, post kiam la venda skalo laŭgrade plivastiĝis, la korporacio respektive liveris al ni garantion de cirkulkapitala kredito je 5 milionoj da juanoj kaj 20 milionoj da juanoj. En 2005, la venda enspezo de nia korporacio atingis 400 milionojn da juanoj kaj profito atingis 70 milionojn da juanoj."

De la fondiĝo, la zhongguancun-a scienc-teknika garantia korporacio difinis sin angulŝtono de konstruado de socia kredita sistemo kaj persistas en la koncepto "Ni ĝuste estas fideleca ekzemplo" kaj igis la procezon de kredita garantio fariĝi la grava maniero de konstruado de socia kredita sistemo. Retrospektante la korporacian 7-jaran disvolvon, vicdirektoro de la garantia korporacio sinjoro Xing Limin diris:

"En la lastaj 7 jaroj, niaj ĉiuj paŝoj enhavis subtenon kaj zorgon de diversnivelaj registaroj kaj sociaj rondoj kaj enkorpigis krean spiriton de unua generacio de garantiuloj. Per ĉi tiu spirito, la zhongguancun-a scienc-teknika garantia korporacio fruktodone marŝis tra 7-jara disvolva vojo, kaj per la spirito la korporacio certe marŝos al pli bona estonteco."