• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-11-15 16:43:38    
Ĉinio faris pli ol 1 900 procesojn pri intelekta proprieto

cri

La 14-an de novembro, ĉina ministerio de publika sekureco publikigis, ke en la pasintaj 10 monatoj, Ĉinio faris pli ol 1 900 procesojn pri intelekta proprieto, je 30% pli multe ol la sama periodo de la pasinta jaro. Inter ili pliiĝis la procesoj pri falsaj registritaj fabrikmarkoj, falsaj patentoj kaj piratitaj kopiaĵoj.

Wu Heping, proparolanto de ĉina ministerio de publika sekureco diris, ke tio signifas, ke ĉina polico pliforte traktis kazojn pri atenco al intelekta proprieto, kaj samtempe tio rimarkigis, ke la tuta socio devas pliigi denuncojn kaj singardojn pri tiaj krimoj. Li diris ankaǔ, ke la protekto pri intelekta proprieto jam fariĝis grava konsistiga parto por ataki krimojn en ekonomia rondo fare de polico.

Favora saldo en ĉina komerco venis ĉefe de prilaboro

La 14-an de novembro, Ĉina Popola Banko publikigis raporton pri mona politiko por la 3-a trimestro. Ĝi opinias, ke favora saldo en la ĉina komerco venis ĉefe de tiu de prilabora komerco, kaj ĉirkaŭ 80% de la ĉina eksporto de prilaboraj produktaĵoj venis el entreprenoj investitaj de eksteraj komercistoj.

De lastaj jaroj kontinue kreskas favora saldo en la ĉina komerco, tio jam estas evidenta problemo en la ĉina ekonomio. Grandsuma favora saldo kaŭzis ne nur rapidan krekadon de la rezervo de framdaj valutoj, sed ankaŭ komercajn disputo.

Ĉinio volas plue klopodi kune kun membroj de APEK por mildigi situacion de korea duoninsulo

La 14-an de novembro en Pekino, proparolanto de ĉina Ministerio pri Eksteraj Aferoj s-ino Jiang Yu esprimis en la regula gazetara konferenco, ke Ĉinio volas plue klopodi kune kun membroj de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro por mildigi situacion de la korea duoninsulo.

Jiang Yu diris, ke koncernaj membroj de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro havas komunajn interesojn kaj similajn starpunktojn en realigo de sennukleiĝo de la korea duoninsulo, protektado de paco kaj stabileco de la korea duoninsulo kaj solvo de la nuklea problemo de la korea duoninsulo per dialogo kaj interkonsiliĝo.

Ĉinio kaj Pakistano fundamente plenumis intertraktadon pri liberkomerca regiono

La 14-an de novembro, proparolanto de ĉina Ministerio pri Eksteraj Aferoj Jiang Yu esprimis en regula gazetara konferenco en Pekno, ke Ĉinio kaj Pakistano jam fundamente plenumis intertraktadon pri liberkomerca regiono.