• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-11-16 14:23:41    
Sichuan-aj pladoj

cri
Jam en la komenco de la 3-a jarcento a.K. la Sichuan-aj pladoj havis rudimentan stilon kaj rapide disvolviĝis en la 7-a jarcento kaj en la 14-a jarcento ili fariĝis landfamaj. Nun restoracioj de Sichuan-aj pladoj troviĝas tra la tuta mondo. Por prepari tipajn Sichuan-ajn pladojn, oni tre akcentas elekton de materialoj kaj donas grandan atenton al la festena skalo. La Sichuan-aj pladoj estas acidaj, dolĉaj, zantoksil-gustaj, akraj, aromaj kaj oleozaj. Por prepari tiajn pladojn oni preskaŭ ĉiam uzas kapsikon, pipron, zantoksilon kaj zingibron. Oni diras, ke ĉiu plado havas sian apartan guston. Kuiristoj de Sichuan-aj pladoj estas lertaj en bakado, vaporumado kaj rostado. La reprezentaj Sichuan-aj pladoj estas kuiritaj sekaj bambuŝosaj strioj, stufita angilo, stranggusta kokaĵo, zantoksil-akra toufuo k.a.