• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-11-16 14:20:06    
Aperis diverĝo inter Usono kaj Britio

cri

Antaŭ nelonge la brita ĉefministro Tony Blair diris, ke oni devas konsideri la irakan problemon en la fono de la mezorienta ĝenerala strategio. Li alvokas okcidentajn landojn dialogi kun Irano kaj Sirio por ke ili kune klopodu efektivigi la mezorientan pacon. Rilate al tio, iuj usonaj kaj britaj amaskomunikiloj opinias, ke inter Usono kaj Britio aperis diverĝo pri la Mezoriento. Sed analizistoj opinias, ke la dulandaj politikoj pri la Mezoriento estas iom malsamaj, tamen ne aperis diverĝo inter la du landoj.

La 13-an de tiu ĉi monato Blair publikigis jaran eksteran politikon. Li diris, ke solvado de la iraka problemo bezonas strategion pri la tuta mezorienta regiono, tial oni devas unue solvi la konflikton inter Palestino kaj Israelo, tio postulas kunagadon de Sirio kaj Irano. Li montris, ke se Irano puŝos efektivigon de la mezorienta paco, haltigos subtenon al teroristoj en Libano aŭ Irako, plenumos internaciajn devojn kaj forlasos urani-riĉigon, eblos starigo de la partneraj rilatoj inter Irano kaj okcidentaj landoj; kaj ankaŭ Sirio povos kandiĉe partopreni en dialogo pri la mezorienta paco. La 14-an, partoprenante en televida diskuto kun esplora grupo pri la iraka problemo, gvidata de la usona eksa ŝtatsekretario James Baker, Blair reasertis la ĝeneralan strategion pri la Mezoriento.

La esprimo de Blair kaŭzis grandan bruon de britaj kaj usonaj amaskomunikiloj. Rilate al komentoj pri serioza diverĝo inter Usono kaj Britio, la 14-an de tiu ĉi monato la Blanka Domo publikigis deklaron, ke la propono de Blair ne estas nove elmetita, sed lia politiko estas simila al tiu de Bush. Tiutage ankaŭ Tony Snow, proparolanto de la Blanka Domo, montris, ke raportoj, kiuj opinias diverĝon inter la du landoj, estas eraraj. Sean McCormack, proparolanto de la usona Ŝtata Departemento, anoncis, ke irakaj politikoj de Britio kaj Usono iam estis iom malsamaj, tamen la usona registaro ne opinias, ke la parolo de Blair reprezentas tute novan politikon de la brita registaro.

Fakte rilate al la mezorienta problemo la du landoj havas iom malsamajn opiniojn. Blair emfazas solvi la irakan problemon en la fono de la ĝenerala strategio, meti solvadon de la konflikto inter Palestino kaj Israelo kaj de la libana problemo en saman sferon. Li alvokas solidarigi mildajn arabajn islamajn fortojn por kune puŝi la mezorientan pacon. Sed usona ŝtata sekretario Condoleezza Rice diris en la 14-a, ke solvi la konflikton inter Palestino kaj Israelo ne certe helpos al Irako stabiligi la situacion, kaj Irako klopodas solvi sian problemon. Ŝi opinias, ke stagno en la porpaca procezo de Palestino kaj Israelo havas neniun rilaton kun la tumulta situacio en Irako.

Oni opinias, ke delonge Blair estas la plej intima aliancano de Bush; lia ago flata al Bush kaj la tumulta situacio en Irako iom perdigis al li subtenon de la popolo. Restas jam nelonga tempo antaŭ la fino de lia servodaŭro sur la posteno de ĉefministro. Estas evidente, ke Blair esperas sin savi per efektiva ago al la mezorienta problemo.