• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-11-16 18:33:37    
Prezento de artaj laborantoj al kamparo estas bonvenigata

cri

Karaj retlegantoj, de la 10-a ĝis la 14-a de novembro en Pekino, okazis la 8-a sesio de la Ĉina Federacio de Literaturistaj kaj Artistaj Rondoj kaj la 7-a sesio de la Verkista Asocio de Ĉinio. En tiuj sesioj, oni eksponas fruktojn de ĉinaj literatura kaj arta aferoj en la lastaj kvin jaroj kaj porpledas tion, ke literaturistoj kaj artistoj penetru meze de popolamasoj kaj redonu arton al ili. Antaŭ la sesio, artistoj de Pekina Federacio de Literaturistaj kaj Artistaj Rondoj ĵus finis prezenton en foraj vilaĝoj de 9 najbaraj kvartaloj kaj gubernioj de Pekino. Komence de julio, ili donis ĝojecon al kamparanoj kaj ilia prezento estis bonvenigata. Nun bonvole aŭskultu koncernan raporton.

Karaj retlegantoj, nun aŭdiĝas humura dialogo prezentita de artistoj ĉeloke. En la vilaĝo Baiyu, kiu estas profunda en montaro en la kvartalo Mentougou, folkloraj artistoj, kaligrafoj kaj pentristoj faras ĉelokan prezenton. Iu simpla kaj kruda halo, kiu povas enteni 300 homojn, estas plenplena kaj homoj eĉ dense interpremiĝis.

Kiel popola societo spontane organizata, la federacio ĉiam donas kontribuon por akceli popularecon kaj disvastigon de kulturo. Ĝis la fino de oktobro, la federacio organizis centojn da artistoj por fari filantropian prezenton en 9 kvartaloj kaj gubernioj. Li Zengrui, 59-jara estas ĉina fama aktoro de humura dialogo. Depost sia enokupiĝo kiel aktoro de humura dialogo en 1960, li donis plejparton de sia tempo al prezento por ministoj. Ĉifoje en la vilaĝo Baiyu, vidante tion, ke humura dialogo plaĉas al tieaj popolanoj, li sentas trankvilon. Li diris:

"Homoj ŝatas humuran dialogon, tio signifas, ke vivforto de la humura dialogo estas meze de popolamasoj. Mi faris prezenton, tio estas mia laboro kaj ankaŭ estas mia intereso. Estas granda honoro, ke mia intereso kaj laboro estas unueca."

Parolo de Li Zengrui manifestas deziron de artistoj, kiuj veturas sur peniga vojo al foraj vilaĝoj por fari prezenton. La federacio organizas la aktivadon kun du celoj, unue doni ĝojecon al popolanoj, due ke artaj laborantoj spertu vivon de kamparanoj, komprenu ilian bezonon, pliigu faktoron por kreo kaj gvidu kamparanojn, kiuj ŝatas literaturon kaj arton, sed ne havas sufiĉe da mono por peti instruadon.

Vicprezidanto de la federacio Zhu Mingde laboris en kamparo je 8 jaroj kaj ĉifoje li revenis al kamparo. Li opinias, ke serĉo de krea inspiro kaj saĝeco meze de popolamasoj estas vera arta reguleco. Li diris:

"Per penetro meze de ordinaraj homoj, artistoj povas trovi novan figuron de kamparanoj en la nova situacio kaj turni la figuron al arta modelo por ke pli multaj popolanoj estu inspirataj, edifataj kaj konsolataj."