• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-11-17 07:50:36    
Mo Bai: Oldulo

CRI
"Kiu?" Maljunulo ŝanceliĝe leviĝas de seĝo, iras per malfirmaj paŝoj al pordo kaj ĝin malfermas. Ĉe tiu momento frosta vento pafas neĝerojn al lia vizaĝo. Antaǔ li staras mezaĝulo, kun bovlo ĉe si.

"Zhongqing! Rapide envenu!"

"Mi alportas ĝaǔziojn*."

"Ho, ne necesas!" La oldulo almontras tablon. "Rigardu! Jam 10 bolvoj! Kiel mi finu ilin?" Efektive, atendas pli ol 10 bovloj da ĝaǔzioj.

"Kion fari? Tia kutimo antaǔ la novjara tago."

"Sed ĉiujare! Kiel mi danku ĉiujn kaj vin?"

"Ne diru tion, bonvole! Vi, jam tiom aĝa, ĉiam estas tiel bonkora. Kiu familio ne ricevis vian helpon?" Zhongqing akceptis tukon, etenditan de la maljunulo. "Bonvole ripozu! Morgaǔ mi revenos vin saluti en la 1-a tago de la nova jaro."

"Ne revenu! Vi havos multajn aferojn."

"Almenaǔ por iom babili. Ne akompanu! Bonan nokton!" Li paŝas eksteren kaj sin returnas. "Kiu gluis por vi la novjaran versoduon?"

"Kelkaj geknaboj el la elementa lernejo. Jam frumatene. Rigardu, ankaǔ la pentraĵojn sur la muroj. Tiom, tiom da bildoj, jam ne estas loko por ili. Fine mi diris, ke iliaj instruistoj forportu."

"Ja tiom da lernantoj, ho, kelkcent! Tutjare, venis vin ĝeni, jen tiuj, jen aliaj, por trinki teon, aǔ por ke vi riparu tablon, seĝon kaj…"

"Kaj rapide iru hejmen! Tiel froste!"

"Eniĝu! Ja tre malvarme." Zhongqing ektretis la neĝon.

Dume la oldulo ankoraǔ staras ekster la domo. Li akompanas per rigardo la foriranton, ĝis sportoplaco de la elementa lernejo, ĝis tiu tute malaperas el lia vido.

Subite li rememoras ion kaj ekfrapas al si la faltoplenan frunton. "Kian memoron mi havas! Kial mi forgesis la kuirpotan kovrilon de Zhongqing ĝis li ĵus venis!" Li riglas la pordon, paŝas al lignoamaso ĉe la lito kaj eltiras kelkajn tabulojn. Li observas tiujn pecojn sub milda lumo de elektra lampo. "Nur ĉi tiuj pecoj? Jes, nur ĉi tiuj pecoj." Li brakumas ilin kaj paŝas al laborbenko. Levinte rabotilon li komencas prilaboradon. Sed la rabotilo "malsatas". Li iom ĝin frapas per hakilo, tiel ke la klingo iom eliĝu. Li rekomencas la rabotadon. Nun la instrumento jam "ekmanĝas" la lignon. Tre bone, ritmas la sonoj, delonge al li tiom konataj, intimaj kaj dolĉaj, kvazaǔ agrablaj lirloj de monta fonto, kiuj ĉiam muzikis al li ĉe la oreloj eĉ kiam li estis kuŝanta en la lito por endormiĝo. Estas ĝuste tia muzikaĵo, kiu pli kaj pli glaceigas krudan tabulon; kaj la rabotaĵoj, ondete kaj ruliĝe emerĝantaj el inter liaj manoj, atestas, ke la longa tempo jam plugis multe da profundaj sulkoj sur lia vizaĝo.

Li ripozas. Baldaǔ li falas en dormeton, ne, fakte en rememoradon. Subite novjaraj petardoj vekas lin, kaj li daǔrigas la rabotadon. Fine naskiĝas aminde ronda kovrilo. Ĝuste tiam mortas la lampo. Kion fari? Li palpas kaj palpas, kaj fine atingas kandelon. Li ĝin bruligas. Dum petolado de la kandela flameto li jen observas la potan kovrilon jen cerbumas pri io. "Al li!" Kaj li, tenante la kovrilon, paŝas eksteren, en la direkto al la hejmo de Zhongqing.