• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-11-17 16:57:30    
Serio da kulturaj novaĵoj de oktobro ĝis novembro (foto)

cri

Ĉinio fariĝis monde plej granda merkato de karikaturaj verkoj

Laŭ raporto de Xinhua Novaĵagentejo, nuntempe en Ĉinio ĉirkaŭ 500 milionoj da loĝantaj kutimas rekte legi karikaturajn legaĵojn aŭ spekti karikaturajn filmojn, sekve Ĉinio fariĝis la monde plej granda konsuma merkato de karikaturaj verkoj.

Fondiĝis unua artisma lernejo de naciminoritataj orfoj en Ĉinio

Laŭ raporto, antaŭ nelonge en la ĉina norda urbo Qinhuangdao fondiĝis la unua artisma lernejo de naciminoritataj orfoj en Ĉinio, t.e. Bo'ai-a Internacia Kultura kaj Arta Lernejo.

S-ro Swarovski, konata kiel patro de kristalo de Aŭstrio, kontribuis monon al konstruado de la lerneja domo. La lernejo liveros terenon al ĉinaj naciminoritataj orfoj por ilia lernado de danco, kaligrafio, pikturo kaj aliaj artaĵoj. Nuntempe la lernejon vizitas orfoj de ujgura, kazaĥa, tatara kaj aliaj naciecoj de Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono.

La lernejo estas unu el la gravaj programoj de plano pri helpado al orfoj kadre de fonduso de ĉina naciminoritata kulturo kaj arto. En la pasinta jaro, la fonduso iniciatis la nomitan planon, celante mobilizi la tutan socion zorgi orfojn.

Jacques Rogge ricevis titolon de honora doktoro de Pekina Fizikkultura Universitato

Antaŭtagmeze de la 22-a de oktobro, s-ro Jacques Rogge, prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato, kiu nun vizitas en Pekino, ricevis la titolon de honora doktoro de Pekina Fizikkultura Universitato.

En la ceremonio por doni la menciitan titolon al s-ro Rogge, rektoro de Pekina Fizikkultura Universitato s-ro Yang Hua diris, ke pro la aktiva kontribuo de s-ro Rogge al disvolvo kaj reformado de la olimpika movado kaj pro lia forta subteno al la ĉina olimpika afero, Pekina Fizikkultura Universitato donis la titolon de honora doktoro al s-ro Rogge, kaj tion sankciis la ĉina Ŝtata Fizikkultura Administracio kaj Komisiono pri Akademia Rango sub la ĉina Ŝtata Konsilantaro.

"Ĉina Tibet-Kultura Semajno de 2006" okazis en Aŭstrio

La kuranta jaro estas la 35-a datreveno de establiĝo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Aŭstrio, kaj ankaŭ la "Ĉina Jaro" difinita de la aŭstria registaro. De la 18-a ĝis la 29-a de oktobro, la "Ĉina Tibet-Kultura Semajno de 2006" okazis en Aŭstrio.

Laŭ informo en la 16-a ĉimonate, tio estas la 6-a sinteza interflua aktivado de tibeta kulturo okazigota eksterlande de Ĉinio post 2001. Ĉifoja kultura semajno ĉiuflanke montras al la aŭstria popolo longan kaj abundan nacian kulturon kaj apartan lokajn moron kaj kutimon de Tibeto per prezento de tibetaj kanto kaj danco, tibetologia interfluo kaj aliaj formoj.