• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-11-17 17:01:45    
Disvastiganto de la amikeco inter Ĉinio kaj Afriko Zhu Mingying (foto)

cri

Karaj retlegantoj, de la fino de la 70-aj jaroj de la pasinta jarcento, ĉina fama kantisto kaj dancisto Zhu Mingying prezentas grandnombrajn kantojn afrikajn, aziajn kaj latinamerikajn. Ŝi per sia kantformo kun dancmovo, gajnis ŝaton de spektantoj ĉinaj kaj alilandaj, kaj en okuloj de multaj homoj ŝi estas disvastiganto de la amikeco inter Ĉinio kaj Afriko. En la hodiaŭa programereto Ĉinaj Nuntempaj Kulturaj Personuloj, ni konigos al vi ĉinan kantiston kaj danciston Zhu Mingying.

En 1966, post diplomiĝo el Pekina Danca Instituto, Zhu Mingying venis al Ĉina Orienta Kantdanca Ensemblo por labori. En la antaŭaj dek jaroj depost ŝia enokupiĝo, la ensemblo, influate de pluraj faktoroj, ne bone funkciis kaj aktoroj apenaŭ havis ŝancon por fari prezenton. Ĝuste estas prezento en 1979, en kiu Zhu Mingying famiĝis. En tiu prezento, Zhu Mingying ŝmiris sian haŭton nigra kaj prezentis afrikajn kantojn kaj kante kaj dance. La prezento kaŭzis grandan eĥon tra la tuta lando kaj ankaŭ malfermis novan situacion de la ensemblo.

La sukcesa prezento inspiris entuziasmon de Zhu Mingying lerni la fremdajn lingvojn. En la postaj kvin jaroj, ŝi prezentis centojn da kantoj en 20 specoj da fremdaj lingvoj. Ŝi faris prezenton ne nur tra la tuta Ĉinio, sed ankaŭ en aziaj, afrikaj kaj latinamerikaj landoj.

Fervoraj spektantoj donis profundan komprenon al Zhu Mingying pri ŝia ŝatata kariero. Ŝiaj kantoj prezentataj en Afriko enkorpigas respekton al kulturoj de afrikaj landoj kaj ankaŭ gajnas bonvenon kaj subtenon de afrikaj spektantoj. Tamen ŝi pensis, ke ŝia kompreno al la afrika kulturo estas limigata kaj ŝi ege volas sisteme lerni afrikajn muzikaĵojn kaj dancmovojn, bedaŭrinde tiam en Afriko ne troviĝis tia lernejo kaj ŝia sonĝo ne povis realiĝi. Informiĝinte, ke en usona muzika instituto troviĝas tia fako, ŝi decidis peti instruadon en Usono malgraŭ sia prospera kariero.

En 1985, Zhu Mingying eniris en Berklee Universitaton pri Muziko, unu el tri usonaj famaj muzikaj universitatoj. Ŝi elektis lecionojn pri muzikaĵoj de nigruloj, afrika muzika historio kaj pri usona muzika historio. Per sistema lernado, Zhu Mingying havas pli profundan komprenon al afrika muziko. Ŝi diris:

"Laŭ mi, Afriko estas origina loko de arto. Kvankam ĝia melodio estas simpla, tamen estas tute malsame kun alia muzika faktoro. Mi ĉiam sopiras ligi afrikan muzikon kun ĉina muziko. Probable tio estas plej populara muzikaĵo en la mondo. Mi atendas tiun tagon."

Kun la sopiro, Zhu Mingying revenis al patrolando kaj fondis limigitan kompanion por fari kulturan interfluon. Zhu Mingying diris, ke nun ŝi preparas iun internacian artan kaj kulturan instituton kaj faros sisteman esploron pri afrika arto.

Kiel atestanto kaj disvastiganto de amikeco inter Ĉinio kaj Afriko, Zhu Mingying ofte faras viziton al Afriko. Ŝi diris, ke nun en Afriko videblas pli multaj ĉinoj kaj ĉinaj restoracioj. Nun la rilatoj inter Ĉinio kaj Afriko estas en historie plej bona periodo. Por Ĉina-Afrika Kunlabora Forumo antaŭnelonge okazinta en Pekino, ŝi havas profundan emocion. Ŝi diris:

"Mi partoprenis en multaj aktivadoj de la forumo. Mi trovis, ke multaj ĉinaj flankoj, kiaj rondoj de diplomatio, entrepreno, politiko, arto kaj eduko komencas alte atenti Afrikon. Mi kredas, ke kunlabora kampo inter Ĉinio kaj Afriko grande plivastiĝos.