• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-11-21 17:33:12    
Sovaĝa dolĉa tearbo en Hunan

cri

Tute kiel Hu Yingxiang atendis, tiu sovaĝa dolĉa teo estas aplaŭdata kaj debita. En la sama jaro Hu Yingxian jam saldis la krediton. Sinjoro Cheng Liangbin, altklasa agronomo kaj fama specialisto pri teo de Ĉinio, ĝoje diris post farmakologia esplorado pri tiu teo:

"La teo havas apartan efikon por altigi imunecon kaj malmultigi sangan sukeron. Ĝi ankaŭ efikas kontraŭ inflamo kaj denta doloro. Mi ege ĝojas ke ili ekspluatis tiun teon."

Dum la ekspluatado Hu Yingxiang konkeris multajn malfacilojn. Komence la ellaboritaj tefolioj estis ruĝaj, ankaŭ la infuzaĵo estis ruĝa. Kaj la ruĝeco ne estis okulplaĉa. Li veturis al aliaj lokoj por lerni prilaboradon de teo kaj aĉetis multajn referencajn librojn por memlerno. Li provis kaj provis, post du jaroj li posedis la prilaboran manieron. La tefolioj fariĝis smeraldaj, la infuzaĵo estas kristala kaj verda, refreŝiga kaj dolĉa.

Hu Yingxiang multe cerbumis ankaŭ pri kulturado de novaj specoj de la tearboj. Kvankam la tearboj vaste kreskas en montoj, tamen mankas la multjaraj arboj, ĉar ili entenas altan kvanton de sukero, tial estas facile atakitaj kaj detruitaj de insektoj. Kontraŭ tio Hu Yingxiang trovis du rimedojn por longigi la vivon de la arboj. Li starigis 6-hektaran arbido-nutran bazon por kulturi novan specon laŭ tiuj rimedoj. Post 3 jaroj li rikoltos la foliojn. Li intencas plivastigi la kultivadon, ne nur por garantii la provizon de freŝaj tefolioj al la tefarejo, sed ankaŭ por verdigi la monton, malpliigi la grundan erozion kaj eviti okazon de montdiluvo.

La tefarejo de Hu Yingxiang favoras la proksimajn vilaĝanojn. La farejo ĉiujare bezonas 20 000 kilogramojn da freŝaj tefolioj, el kiuj plej multaj estas liveritaj de lokaj kamparanoj. Li trejnas la vilaĝanojn al plantado kaj kulturado de la tearboj. Nun tiu produktado fariĝis ĉefa rimedo por multigi la enspezon de la vilaĝanoj. Koninte la valoron de la tearboj, la vilaĝanoj memkonscie protektas la sovaĝajn tearbojn.

La vilaĝanoj profitas de la sovaĝa dolĉa teo. Sinjoro Yang Jiancheng, samvilaĝano de Hu Yingxiang, speciale vendas la teon de Hu Yingxiang. Li starigis vendejon en gubernia urbo. Li diris ke multaj urbanoj ŝatas la naturan dolĉan guston de la teo, ĝiajn efikojn por malmultigi sangan sukeron kaj teni sanecon. Lia komerco estas tre bona:

"La sovaĝa dolĉa teo estas debita en gubernia urbo kaj ŝatata de multaj urbanoj. Ili longtempe trinkas la teon por reguligi la sangan tension kaj internan sekreciadon. Ili prenas ĝin kiel donacon kun loka karaktero al parencoj kaj amikoj. La jara vendkvanto de mia vendejo atingis 300 ĝis 400 kilogramojn."

Hu Yingxiang registris sian sovaĝan teon per la marko "Grandarba Valeto". Lia teo gajnis oran medalon en la Hunan-provinca Foiro de Sciencteknikaj Fruktoj, kaj estas eksportita al Japanio kaj Usono. Nun samtempe kun plia ekspluatado de la teo, li esploras por prilabori aliajn produktaĵojn el la tearbo, kiaj trinkaĵo, medikamenta kapsulo kaj tevino.