• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-11-22 15:07:06    
La ĉina flanko volas preni aktivan rimedon por plivastigi importon el Bulgario

cri
La ĉina flanko volas preni aktivan rimedon por plivastigi importon el Bulgario

La 20-an de novembro en Pekino, ĉina ĉefministro Wen Jiabao esprimis, ke la ĉina flanko volas preni aktivan rimedon por plivastigi importon el Bulgario kaj ankaŭ esperas, ke Bulgario aktive plilarĝigos la ĉinan merkaton.

Intervidiĝante kun bulgara ĉefministro Sergei Stanishev, Wen Jiabao diris, ke la ĉina flanko volas plifortigi politikan dialogon kun Bulgario, profundigi ekonomian kaj komercan kunlaboron, altigi kunlaboran nivelon, serioze efektivigi kulturan kaj edukan interfluan planon kaj pluapaŝe antaŭenpuŝi la amikecajn rilatojn inter Ĉinio kaj Bulgario. Li esprimis gratulon pri bulgara baldaŭa aliĝo al EU kaj esperas, ke Bulgario fariĝos aktiva forto por antaŭenpuŝi disvolviĝon de la rilatoj inter Ĉinio kaj Eŭropo.

Sergei Stanishev esprimis, ke post bulgara aliĝo al EU, Bulgario faros kontribuon por disvolvi la ĉiuflanke strategiaj partneraj rilatoj inter Eŭropo kaj Ĉinio kaj volas ludi rolon por malfermo de ĉinaj entreprenoj al la eŭropa merkato. Li reasertis, ke la bulgara registaro plue persiste observas politikon pri unu Ĉinio kaj subtenas ĉinan reunuiĝon.

Post la interparolo, dulandaj ĉefministroj kune subskribis komunan deklaron de la dulandaj registaroj kaj ĉeestis al skriba ceremonio de dokumantoj pri duflanka kunlaboro, kia ekonomia kunlabora interkonsento inter Ĉinio kaj Bulgario.

Monda Turisma Organizo laŭdas impetan disvolviĝon de ĉina turisma afero

Laŭ informo, lastatempe Monda Turisma Organizo sendis gratulan leteron al "Kantona Internacia Turisma Kultura Festivalo en 2006" okazonta en Kantono en la 24-a de novembro. Laŭ la letero, ĉina turisma afero impete disvolviĝas.

Laŭ prognozo de la Monda Turisma Organizo, en 2020 Ĉinio espereble fariĝos la unua potenca lando pri akcepto de turistoj kaj la kvara lando de elkonduko de turistoj.

Laŭ konigo, en la antaŭaj naŭ monatoj de la kuranta jaro, ĉina enlandiĝa turismo plue rapide disvolviĝis kaj alilandaj turistoj vojaĝantaj en Ĉinio atingis 16 milionojn kaj 110 milojn da homfojoj kaj enspezo de turisma fremda valuto atingis 23 miliardojn da usonaj dolaroj. La du ciferoj kreskis respektive je 7,7% kaj 5,6% kompare kun la sama periodo de la pasinta jaro.

Nombro de ĉinaj uzantoj de telefono atingis 812 milionojn

Ĝis la fino de septembro de la kuranta jaro, la nombro de ĉinaj uzantoj de telefono atingis 812 milionojn, interalie pli ol duono estas uzantoj de poŝtelefonoj.

Laŭ konigo, en la lasta tempo, ĉar la ĉina kampara merkato estas plivastigata kaj iuj homoj komencis posedi diversajn poŝtelefonajn numerojn, la nombro de uzantoj de poŝtelefonoj eniris en altrapidecan kreskan periodon. Laŭ statistiko, en la unuaj 9 monatoj de la kuranta jaro, monata meznombra kreska nombro de ĉinaj uzantoj de poŝtelefonoj superis 5,5 milionojn.