• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-11-22 16:09:25    
Olimpika Vilaĝo uzos verdan energion (foto)

cri

Antaŭ nelonge la pekina Mediprotekta Administracio subskribis kunlaboran programon kun la itala Ministerio pri Medio kaj Teritorio. Helpate de Italio, Ĉinio konstruos sunhejtajn aparatojn por la Olimpika Vilaĝo de la Pekinaj Olimpikoj de 2008. Tio plene spegulas la ideon Verdaj Olimpikoj kaj Sciencteknikaj Olimpikoj, proponatan de la Pekinaj Olimpikoj.

Konstruado de la sunhejtaj aparatoj estas parto de la kunlabora programo inter la pekina Mediprotekta Administracio kaj la itala Ministerio pri Medio kaj Teritorio. Laŭ projekto, la aparatoj liveros varmakvon al 42 domoj de la Olimpika Vilaĝo, kun la areo de pli ol 500 mil kvadrataj metroj. Tiuj ĉi aparatoj povos kontentigi varmakvan uzadon de 12 mil sportistoj kaj oficistoj dum la olimpikoj, kaj servi al 6 000 loĝantoj en tiuj ĉi domoj post la olimpikoj. Tiuj ĉi aparatoj finkonstruiĝos en la unua duono de 2008.

Sinjorino Ming Dengli estas oficisto el la pekina Mediprotekta Administracio kaj respondecas pri konstruado de tiuj ĉi aparatoj. Ŝi diris al raportisto, ke la aparatoj estos funkciigataj de suna energio kun nenia polucio; dum la olimpikoj, se tiuj ĉi 42 domoj de la Olimpika Vilaĝo uzos elektrajn aŭ gasajn banhejtilojn, ili konsumos 5 milionojn da kilovatto-horoj da elektro aŭ 600 mil kubajn metrojn da gaso.

Suno estas verda energio, tamen estas la problemo, kiel oni garantiu funkciadon de tiuj ĉi aparatoj, kiam suno ne sufiĉos. Sinjorino Ming diris, ke kiam pluvos aŭ la ĉielo estos nuba, oni funkciigos gashejtajn fornojn anstataŭ la aparatojn.

Por garantii akvan kvaliton, oni aplikis sciencan metodon en la projektado de la sunhejtaj aparatoj. Sinjorino Ming diris, ke kutime sunhejtilo kaj varmakvujo estas integra; se la akvo ne tute elĉerpiĝis, sed longe restas en la akvujo kaj estas fojfoje varmigata, en la akvujo facile fekundiĝas bakterio. En projektado oni jam konsideris tiun ĉi problemon.

Laŭ nova projekto, oni apartigis tri partojn disde la aparato, nome sunkolektilo, hejtilo kaj varmakvujo, tiu ĉi metodo evitas fekundiĝon de bakterio kaj garantias la akvan kvaliton.

Krome oni ekipos tiujn ĉi aparatojn per avangardaj sunkolektaj tuboj. Ili estos instalataj harmonie kun konstruaĵoj. Post la olimpikoj tiuj ĉi aparatoj servos al loĝantoj en la domoj de Olimpika Vilaĝ