• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-11-22 16:09:27    
Antikva vilaĝo Liukeng el provinco Jiangxi

cri
La antikva vilaĝo Liukeng situas en la gubernio Le'an de la urbo Fuzhou en la provinco Jiangxi, centra Ĉinio. Proksimume en la 10-a jarcento, fondiĝis la vilaĝo Liukeng, kiu do aĝas jam pli ol mil jarojn. La vilaĝo areas je proksimume 4 kvadrataj kilometroj, kun pli ol 500 konstruaĵoj el diversaj periodoj. En la vilaĝo ekzistas 7 horizontalaj stratoj etendiĝantaj de oriento okcidenten kaj unu verdikala strato sterniĝanta de sudo norden, kiu ligiĝas kun la okcidentaj elirejoj de la 7 horizontalaj stratoj, inter ili troviĝas ankaŭ multaj stratetoj, kaj ĉe la ĉefaj en- kaj el-irejoj staras gvatejoj.

En la okcidenta parto de la vilaĝo sidas la Domo de Ĉampiono de Imperia Ekzameno, konstruita en la dinastio Suda Song antaŭ 800 jaroj. La malnovaj lignaj muroj, niĉoj kaj por-kultaj terasoj impresas per soleneco kaj majesteco. Nun en la domo loĝas ordinaraj vilaĝanoj. En la vilaĝo Liukeng, la plejparto de vilaĝanoj havas la saman familian nomon Dong. Vilaĝano Dong Shuisheng jam loĝas pli ol 40 jarojn en la domo. Je sia 13-jara aĝo, li komencis lerni faradon de metiartaĵoj. Post lernado kaj esplorado dum dekoj da jaroj, li kreis serion da metiartaĵoj rilataj al historio de la vilaĝo Liukeng, ekzemple ĉapo de ĉampiono de imperia ekzameno. Unu tia ĉapo, kies farado bezonas semajnon, kostas je 200 juanoj. Kompreneble, turisto povas pruntepreni de li tian ĉapon por fotado. Li diris:

"Mi plektas la ĉapon de ĉampiono de imperia ekzameno por turistoj, por ke ili portu ĝin en fotado, kaj konservu interesan impreson pri nia antikva vilaĝo. Sciu, mi petas, ke nur Liukeng havas tian antikvaĵon. Mi jam vendis multe da tiaj ĉapoj, kiujn aparte ŝatas turistoj el Taiwan kaj Hongkong."

En la vilaĝo Liukeng, la stratoj estis pavimitaj el ovalaj ŝtonetoj, kaj ambaŭflanke de la stratoj sidas grandskalaj antikvaj konstruaĵoj. Alia trajto de la vilaĝo estas, ke troviĝas tre multaj antikvaj lernejoj, kies nombro iam atingis 37. Tio pruvis grandan atenton de la antikva vilaĝo al edukado. Inter ili, la Lernejo de Kvin Osmantoj estis fondita speciale por tio, ke el unu familio de la vilaĝo aperis samtempe kvin personoj, kiuj sukcese trapasis la imperian ekzamenon. Tiu honora afero estis laŭdata de lokanoj kiel jene: "Kvin Osmantoj Aromas Kune". Pro tio la lernejo portis la nomon "Lernejo de Kvin Osmantoj". Vilaĝano Dong Shanzhi diris:

"Estis la jaro 1034, en la tempo de Renzong de la dinastio Song, kvin personoj de nia vilaĝo, nome s-roj Dong Zhu, Dong Shidao, Dong Shide, Dong Ting kaj Dong Yi el unu familio samtempe trapasis la imperian ekzamenon. Tio estis rara afero en la antikveco kaj skuis la tutan landon."