• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-11-23 09:20:52    
Pekinaj artistoj faris prezenton en kamparo kaj donis ĝojecon al kamparanoj

cri

Fakte estas grave, ke artistoj havu inspiron, tamen tio estas ne sufiĉa, arta kreo dependas de saĝeco. La saĝeco venas el tio, ke oni iru al popolanoj kaj vere komprenu esencon de vivo.

Nun vivo de kamparanoj riĉiĝas kaj ili esperas disvolvi pli multajn kulturajn aktivadojn; tamen grandnombraj kamparaj literaturaj kaj artaj fanoj volas gajni profesian gvidon. En alia montvilaĝo de Pekino, la urbeto Zhangshanying de la gubernio Yanqing, iu kamparanino pli ol 60-jara, plurjare persistas en pentrado de karikaturo, tiel kaligrafoj kaj pentristoj organizis lokajn fanojn por fondi grupon pri kreo de karikaturo kaj nomis ĝin per "ruĝa tero"---titolo de vinbero, kiu estas abunda en la loko, kiel "ruĝtera kamparana karikatura krea grupo". Ĉifoje en la vilaĝo Baiyu, folkloristoj faris gvidon al kamparanoj pri heredo de loka opero.

Karaj retlegantoj, la opero, kiun vi nun aŭskultas, estas jangge-danco, kiu estas ŝatata de lokaj popolanoj. Ĝi kun dense loka karakterizo kaj longa historio, herediĝas de generacio al generacio je pli ol 300 jaroj. Tamen homo komprenanta operon, diris, ke ĝi estas pala kaj enhave kaj forme. Nur kelkaj homoj sidas kaj kantas akompanate per simpla melodio. Krom tenera muzikaĵo, ne estas alia enhavoriĉa movo.

Spektante prezenton de kamparanoj, folkloristo Wang Zuoyi, kiu konas operon, profunde sentas mankon de la jangge-danco en heredado kaj disvolvado. Li opinias, ke estas urĝe, ke la arto havu novigon kaj reformadon por konformi al ŝanĝiĝo de la socio. Li diris:

"Ĝi devas marŝi antaŭen kun la epoko. Se ĝi nur herediĝas sed ne disvolviĝas, estas malfacile por ĝi altiri al si atenton de pli multaj turistoj, aŭskultantoj kaj spektantoj. Ĝi devas sin ligi kun la socio kaj kun la mondo, tiel povas esti agnoskata kaj akceptata kaj tiel ĝi povos formi unikan arton kun dense loka karakterizo."

Kamparano Chen Yonglu 65-jara estas fidela fano de la jangge-danco. Antaŭ kvin jaroj, konsidere ke opero pereus en la nuna generacio, li komencis kopii melodion kaj tekston kaj ankaŭ organizis grupon de la jangge-danco. Spektante prezenton de artistoj kaj aŭskultante ilian gvidon, li estas tre ĝoja. Akceptante intervjuon, li diris:

"Artistoj venas al nia vilaĝo kaj disvastigas arton, tio donas al ni varmecon. Cetere ankaŭ ni estas edifataj, ni, kamparanoj estas subtenataj por savi kaj heredi operon."

Chen Yonglu diris, ke li esperas gajni pli multe da gvido por ke opero, kiun ili profunde ŝatas, povu herediĝi kaj riĉigi vivon de kamparanoj.