• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-11-23 15:30:23    
Gejunuloj sindediĉaj al nacieca arto—Cong Ruixuan kaj He Chunhong

cri

En ĉina suda parto estas mirinda tero, sur kiu kunvivas 33 naciminoritatoj. Ĉiuj naciecoj havas siajn kolorriĉajn kulturojn kaj artojn, konservas siajn originalajn vivmanierojn kaj heredas el la prauloj tradiciajn artojn. Ĉio ĉi sendube estas konsistiga parto de la trezoroj de la ĉian nacia kulturo. Tiuj trezoroj estis malofte konigataj, tamen allogis sinjoron Cong Ruixuan, profesoron el la Ĉina Centra Belarta Instituto.

Maje de la jaro 2005, invitite de sinjoro Wu Dahua, rektoro de la Guizhou-a Nacieca Instituto, Cong Ruixuan venis al Kaili, ĉefurbo de Qiandongnan---Mjaŭ- kaj Dong-Nacieca Aŭtonoma Regiono de la provinco Guizhou. Foje, li vojaĝis al mjaŭ-vilaĝo kaj koincide trafis unu el ĝiaj solenaĵoj—drakboatan feston. Surprizite, Cong Ruixuan kvazaŭ revenis al la ĉina antikva kulturo de antaŭ ol dumil jaroj. Li estis unuafoje kortuŝita de la tradicia, enhavriĉa kaj gustoplena nacieca arto. Kiel artisto, li tuj konsciis sian devon; montri la naciecan stilon per pentrilo. Li decidis konstante resti tie. "Ni trovis, ke naciecoj de Qiandongnan estas tiuj kun profunda kultura enhavo kaj longa historia enteno. La tero estas prototipa, tre rara. neinfluata de turismo. Plej kortuŝe estas, ke la naciecoj konservas la tradician vivmanieron de centoj da jaroj. Mi ĉiam atendas la bonan ŝancon."

La nacieco Mjaŭo festas preskaŭ ĉiutage, tamen Cong Ruixuan atendas tian feston nomatan Guzangjie (festo por kulti praulojn), okazantan en ĉiu dektria jaro. Li nepre serĉos la riĉajn materialojn por la komponado. Li atendos dum la tempodaŭro de kvin jaroj.

Dum la restado kaj longa atendado, Cong Ruixuan renkontis sian alian duonon, sinjorinon He Chunhong. Ŝi estas funkciulino sub la urba Ligo por Kulturo kaj Arto. He Chunhong iam studis arton en Pekino, kaj konatiĝis tie kun famuloj en ĉina pentra rondo. Ili malfermis eksteran mondon por ŝi kaj donis al ŝi multon en arto. Ŝajnis, ke ŝi havus brilan futuron se ŝi restus en Pekino. Tamen diplomiĝinte el la Pekina Arta Kolegio, ŝi persistis en reveno al Kaili. Ŝi tenis nepriskribeblan pasion al la hejmoloko. "La instruistoj ne komprenis min. Tamen en mia koro ĉiam vagas neviŝebla plektaĵo, la sukriĉa nacieca arto de mia hejmloko. Estas grundo fekundigonta mian arton, ĉar mi naskiĝis ĉi tie kaj kreskis ĉi tie. "

He Chunhong diris, ke ĉar ŝi okupiĝas pri arta afero, ŝi sentis ke Qiandongnan estas ejo, en kiu la naciecaj stiloj nutras sian artan aferon. He Chunhong decidis reveni al hejmloko, ŝi celis elfosi kaj protekti la lokajn kulturon kaj arton por ke la mondo ankoraŭ pli bone konu la mirindan teron, kaj ke ĝi fariĝu pli bela kaj pli riĉa. Tamen ŝi trovis, ke estas limigita ŝia forto por fari ĉirilatan aferon. Ŝi do kelkfoje invitis pentristojn de Pekino veni al Kaili por kolekti tieajn kutimojn kaj folklorojn. Ŝi volis sciigi al instruistoj pri sia tero, ke ŝia elekto estas ĝusta. Ĝis tiam ŝi renkontis sinjoron Cong, ŝi sentis, ke ŝia komprenanto finfine aperis.

Lastatempe la paro kunvenigis pli ol 40 pentristojn de la tuta lando al Kaili. Ili profunde penetriĝis en montvilaĝojn kaj multe kolektis materialojn por sia arta komponado. Pentristo Li Naizhou, profesoro de Ĉina Komunika Universitato, unu el la pekinaj instruistoj de He Chunhong, kelkfoje enmiksiĝis en tiajn aktivadojn kaj verkis pentraĵojn temantajn pri la vivo de tieaj naciecoj. Interalie la monumenta verko titolita Marto de Mjaŭoj estis kolektita de la ĉina plej alta arta organo Ĉina Belarta Muzeo. Parolante pri tio, li ekscitite diris, "Qiandongnan ja estas mirinda tero, kies ekscitaj okazoj ĉiam kortuŝas artistojn, kaj nutras nian artan penson. Mi komprenas junan He, respektas ŝian elekton kaj estas kortuŝita de ŝia multjara klopodado por disvastigi la naciecan kulturon".

Krom disvastigado, ambaŭ Cong kaj He konsciis, ke necesas urĝe fari savadon kaj protektadon al la nacieca popolana arto, ĉar ili jam vidis ion pereontan. Cong Ruixuan bedaŭris, ke nunaj regantoj ne konstatas la danĝeron. Ilia laboro ja celas atentigon, ke oni devas konservi la bonan aferon.

He Chunhong neniel bedaŭris pri sia elekto. Ŝi rigardas la teron kiel artan trezorejon. Iam oni komparis Qiandongnan kun Pekino kiel paradizon kun infero, ŝi redonis rideton, pardonante alies miskomprenon. Ŝia koro neniam forlasis la instruistojn. Ŝi utiligis bonan ŝancon organizi pentristaron por kolekti folklorojn sekve kompreni ŝian nostalgion. "La kulturo, la folkloro kaj kutimo de la tero estas fonto por arta komponado. Mi konstatis tion nur post studado en Pekino. Por pruvi mian elekton, mi organizis pentristaron kuncele sentigi, konigi kaj tuŝigi ilin pri mia hejmloko, ke la tero Qiandongnan estas bela, fekunda kaj esperoplena. "

Aliflanke, He Chunhong diris, ke ŝia hejmoloko estas ekonomie postiĝinta, kaj ideologie elmodiĝa, tamen ĝi estas virga tero perceptota, elfosota kaj disvastigota de majstroj de diversaj rondoj. Ŝi esperis, ke ankoraŭ pli multaj homoj konos ŝian hejmlokon. La alveno de Cong Ruixuan multe helpis ŝin. Ilia klopodado bone efikis.

Subtenate de iuj prudentaj gvidantoj kaj koncernantoj, ili funkciigis artan lernejon. Cong Ruixuan diris, ke la lernejo ne nur celas restigi al Qiandongnan artajn talentulojn, sed ankaŭ esperas, ke lernantoj elpentros kvintesencon de siaj naciecoj. Antaŭ ol lernigi pentradon, Cong Ruixuan faris prelegon esprimante sian idealon: ke lernantoj fariĝos pioniroj kiuj disvastigos kaj protektos la kulturon kaj arton de Qiandongnan. Li diris,"Mi finfine estas fremdulo, mia pentrilo povos nur dekone skizi la stilojn de la naciecoj, tamen la denaskaj infanoj pentros ion elfluantan el ilia sango. Ili esprimos la plej detalajn nuancojn de siaj prapatroj. Tamen ili bezonas lertecon. Mia devo estas lernigi al ili la lertecon."

Cong Ruixuan studis klasikan olepentradon en Pekino ok jarojn kaj faris pluan studadon pri lerteco en Kanado kvar jarojn. Liaopinie, ke eĉ lernantoj per plej malgracia maniero elpentros la plej originalan stilon de sia nacieco, tiuj do estas la plej elstaraj."

Nun Cong Ruixuan irigas grandmezuran komponadon temantan pri la nacieca stilo de Qiandongnan. He Chunhong daŭrigas sian klopodadon elfosi la artan trezoron de sia hejmloko. La komuna aspiro parigis ilin. Profesoro Wu Dahua iam burleske diris, ke ĉarma He Chunhong restigis altstaturan Cong Ruixuan en Kaili, tio restas bela legendo. Cong Ruixuan diris, ke estas la mirinda tero, kiu sorĉe allogis lin.

Elfosi, savi kaj protekti la naciecan arton estas peniga laboro. Ni deziras, ke la paro bone iru kaj abunde fruktiĝu. Ili diris, ke ili portas tre pezan kaj seriozan respondecon.