• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-11-23 19:50:09    
Svatagentejoj kaj ĉiutaga vivo de ĉinoj

cri
De la lastaj jaroj prosperas svatagentejoj de Ĉinio. Antaŭe laŭ la ĉina tradicio la geedzeco iris pere de svatanto. Antaŭ dudek jaroj aperis en Ĉinio la unua svatagentejo, kiun fondis la Pekina Virina Federacio. Nome ĝi estis svatagentejo, fakte ĝi havis nek oficejon nek proprajn laborantojn. Ĝi plenumis sian funkcion tiamaniere ke laborantoj de la Pekina Virina Federacio regule organizu edzecaĝajn fraŭlojn kaj fraŭlinojn al iu parko de Pekino por danci aŭ fari alian amuzon, kun la celo liveri al ili ŝancon por interkonatiĝo kaj interkompreno kaj akceli ilin al geedziĝo.

Poste pli kaj pli multaj svatiĝantoj sin turnis al la svatagentejo kaj petis helpon, sekve de tio naskiĝis pli multaj svatagentejoj. Nun en tuta Ĉinio troviĝas pli ol 5 000 oficiale registritaj svatagentejoj. Ili ne nur liveras svatan servon al soluloj, sed ankaŭ helpas ilin solvi problemojn post amiĝo kaj geedziĝo.

Tiuj svatagentejoj dislokiĝas en diversaj lokoj de Ĉinio, pli multe en urboj. Prosperas iliaj laboroj. Sole en Pekino troviĝas pli ol 500 miloj da solaj viroj kaj virinoj, kun la aĝo de 35 jaroj ĝis 50 jaroj. Kiam iu el ili sin anoncas al svatagentejo laŭ valida dokumento kaj fariĝas ĝia membro, la svatagentejo svatas la plej taŭgan el siaj membroj al tiu laŭ ties postuloj. Laŭinforme grandaj svatagentejoj posedas dek milojn ĝis dekkelkajn milojn da membroj.

Iuj svatagentejoj liveras specialan servon al malsamaj svatiĝantoj. Ekzemple en la provinco Henan, centra Ĉinio, estas tiu svatagentejo, kiu servas speciale por svatiĝaj intelektuloj. Multaj intelektuloj bezonas tiun servon ĉar ili estas okupitaj je intensaj profesiaj laboroj kaj ne havas tempon por edzeca problemo.

Laborantoj de la svatagentejoj ĝenerale estas mezaĝulinoj, probable pro tio ke ili estas pli paciencaj kaj atentemaj, kaj havas sufiĉe multajn spertojn pri la vivo. Ili ne nur helpas en svatado, sed ankaŭ donas al la sukcesaj svatiĝantoj konsilojn pri la vivo post geedziĝo.

Kompreneble inter prosperaj svatagentejoj troviĝas iuj nenormalaj. Antaŭ nelonge la Ĉina Civilafera Administracio fondis Fakan Komitaton de Svatado, kiu ellaboros praktikeblajn regulojn, kulturos gesvatistojn kaj rekomendos elstarajn svatagentejojn al la socio. Kun la interveno de la registaro, ĉinaj svatagentejoj pli prosperos kaj bonorde disvolviĝos kredeble.