• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-11-24 11:59:11    
Volontulo disvastiganta artan scion Zhou Ya

cri

Volontulon Zhou Ya servas kiel volontula klariganto de Ĉina Ŝtata Muzeo, Pekina Muzeo de Imperiestra Palaco kaj Ĉina Jarcenta Altaro, cetere ŝi ankaŭ estas la unua honora membro de Ĉina Ŝtata Muzeo. En eksponejo, granda nombro da aprecantoj estas sorbata de ŝia brila klarigo. Nun bonvole aŭskultu koncernan raporton.

Nun en halo de monda arto de pekina Ĉina Jarcenta Altaro, okazas Ekspozicio de Italaj Renesancaj Artaĵoj. La ekspozicio kolektas al si valoraĵojn de majstroj en renesanca periodo kaj estas senprecedence arta soleno. Ĝi altiras al si multajn ĉinajn aprecantojn. Aŭskultante la klaran kaj sonoran voĉon, multaj aprecantoj profundigas sian komprenon pri tiuj valoraĵoj.

Ĝi estas voĉo de volontula klariganto sinjorino Zhou Ya. Tuj rapide aprecantoj kolektiĝas ĉe ŝi. Zhou Ya citas el klasikaĵoj por fari klarigon pri artaĵoj, kreantoj, kultura fono kaj historia origino. La klarigo estas enhavoriĉa kaj ne enuiga. En ŝia klarigado, ne nur itala renesanco, sed ankaŭ ĉina protekto de historia objekto kaj eduko estas tuŝataj. Ŝi gvidas aprecantojn trovi plej bonan aprecan angulon de ĉiuj artaĵoj. Ŝi patose diris montrante al figuro en iu olepentraĵo: "Ĉu vi havas saman senton kun mi? Angio de ŝia piedfingro saltas?" Sub ŝia gvido, aprecantoj atentas detalojn, kiuj probable estas neglektataj, kaj tio pluapaŝe altigas ĉarmon de tiuj artaĵoj. En ŝia klarigo, ŝi de tempo al tempo haltigas klarigon kaj interese postulas, ke viraj aprecantoj en la unua vico cedu vicon al maljunaj aprecantoj, kiuj estas en malantaŭaj vicoj. Zhou Ya per sia klariga ĉarmo kortuŝas aprecantojn. Ŝajne ŝia klarigo estas ĝojiga kuniĝo. Kiam ŝia klarigo iras al sia fino en unu ekspozicio, aprecantoj eĉ ne volas disiĝi. Pri tio, Zhou Ya diris:

"Mi volas kunĝui ĉian belaĵon kun aliaj homoj. Tial mi tre ŝatas fari klarigon pri mia sento pri artaĵoj al aprecantoj. Aliflanke tiuj artaĵoj donas al vi forton. Aprecante artaĵojn, mi komprenas signifon de nia laboro, t.e. ni ne devas fari enuigan predikon kaj instruon, pli grave estas, ke ni devas aldoni varmecon kaj sunbrilon al klarigado."

Fakte Zhou Ya ankaŭ donas al aprecantoj senton de varmeco. Ŝia brila rideto kaŭzas, ke estas malfacile diveni ŝian aĝon. Nun ŝi jam estas 60-jara kaj jam emeritiĝis antaŭ 10 jaroj. Pro profunda scio pri arto montrata de ŝi dum klarigado, multaj aprecantoj konjektis, ke ŝi okupiĝis pri artaj aferoj. Ŝi respondis ridete, ke homo, kiu ne okupiĝas pri tio, povas havi ĉiflankan scion. Strebo al beleco estas neretenata.

Zhou Ya diris al raportisto, ke antaŭe ŝi okupiĝis pri komerco kaj havis eminentan atingon. Tamen ŝia koro sopiras al libereco, tial ŝi elektis antaŭtempan emiritiĝon. Post emeritiĝo, ŝi aĉetis fotografilon kaj vojaĝis ĉien. En sia vojaĝo al Italio, ŝi eĉ ne volis dormi. Ŝi paŝadis en stratoj de Florenco kaj laŭplaĉe vagis en dense arta, kultura kaj historia etoso. Tio inspiris strebon de Zhou Ya al beleco kaj arto. Ŝi decidis servi kiel volontula klariganto en Ĉina Ŝtata Muzeo. Ŝi diris:

"Mi plenumas laboron, kiu plaĉas al mi. Klarigo en muzeo estas ŝatata de mi. Eksa estro de Ĉina Historia Muzeo forpasinta sinjoro Yu Weichao diris, ke en ĉiaj historiaj restaĵoj, historia objekto povas dialogi kun vi kaj vi povas fari interfluon. Necesas observi kaj kompreni."

Dum dialogo kun Zhou Ya, ŝi ofte menciis multajn famajn artistojn kaj talentulojn, ili estas ŝiaj respektataj instruistoj. Ŝi soife sorbas sciojn el iliaj verkoj. Ŝi diris:

"Kiam mi efektive tuŝis ĉiflankan scion, mi trovis, ke mi estas tiel senscia. Iam mi ploris pro maltrankvilo. Mi ekkonsciis, ke mi bezonas lerni tiel multe kaj tio ĝojigis min, ĉar mi havas novan celon en ĉiu tago. Tial mi ofte vizitas bibliotekon kaj pliiĝas miaj konservataj libroj. Manko de scio fariĝis mia movforto."

Zhou Ya utiligas ĉian tempon por lernado. En manĝtablo de ŝia hejmo troviĝas amaso da libroj kaj eĉ ŝiaj familianoj estas mobilizataj por serĉi materialojn. Ŝi ĉiam preparas sian klarigajn vortojn en piedirado kaj veturo de aŭtoj, farante mastrumadon ŝi aŭskultas televidajn programerojn pri kulturo kaj sciencteknika esploro kaj ŝi eĉ faras klarigon al bebo, kiu estas en dormado.

Elspezo gajnis rikolton. De la lastaj kvar jaroj, ŝi preskaŭ faras klarigon en ĉiuj grandaj ekspozicoj de Ĉina Ŝtata Muzeo. Ŝi faras klarigon sole pri artaĵoj, ŝi citas kulturon, historion kaj politikon kaj antikvajn kaj nuntempajn, kaj ĉinajn kaj alilandajn. Cito, komparo kaj analizo estas uzataj, kunfando de trakto de specialistoj kaj talentuloj kaj ŝia opinio plaĉas al aprecantoj.

Dum intervjuo, trapasanta aprecanto emocie manpremas kun Zhou Ya kaj diris, ke ŝi aŭskultas klarigon de Zhou Ya en Ĉina Ŝtata Muzeo. Ŝi diris al Zhou Ya:

"Mi aŭskultis vian klarigon kiam mi vizitis Ĉinan Ŝtatan Muzeon. Estas Bonege! Kvankam mi ne scias vian nomon, tamen via klarigo helpas min kompreni historian fonon de ĉiuj pentraĵoj kaj pliigas mian scion."

Pro eminenta laboro, Zhou Ya fariĝis la unua honora membro de Ĉina Ŝtata Muzeo kaj samtempe ŝi ankaŭ servas kiel volontula klariganto de Pekina Muzeo de Imperiestra Palaco kaj Ĉina Jarcenta Altaro.