• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-11-24 14:14:53    
Familio en profunda monto

cri

La subgubernio Gaozeng, en la gubernio Congjiang de Qiandongnan, estas dong-remparo la unua vizitita de mi. Tie mi unuafoje intime kontaktiĝis kun Dong-nacieco vivanta en preskaŭ primitive medio.

Ni eniris en la remparon en somera krepusko. Post la ĉiĉeronado pri la simbolecaj konstruaĵoj---tambura turo kaj flora ponto, ni vespermanĝis en iu duetaĝa restoracia domo. La restoracio titoliĝas 97-Ĝojo Kamparana. La lokaj manĝaĵoj estis kaj gustoplenaj kaj praktike malmulte kostaj.

Wu Mei estas la mastrino de la restoracio. Ŝi aspektas juna kaj sana. Antaŭ tri jaroj ŝi kun sia edzo konstruis la domon per dekunu mil juanoj de renminbi por funkciigi restoracion. Ili utiligis la registaran krediton je kvindek mil juanoj. Ili planis redoni la krediton en kvin jaroj. Kaj en la pasinta jaro ŝi jam parte redonis la ŝuldon. Ŝi diris, "Kvankam ni havis planon, tamen pasintjare ni jam repagis tridek mil juanojn. Venontjare ni povos senŝuldigi nin."

Ŝajnas, ke la negocado de la restoracio 97-Ĝojo Kamparana estas ne malbona. Wu Mei diris, ke ĉiutage ili akceptas kelkdek turistojn kaj enkasigas kontentige. En la remparo sume sep familioj profitis el la registara kredito por la ĵus leviĝinta turisma afero. Dume pro tio, ke ŝia restoracio okupas favoran lokon---enirejon de la remparo, ŝia negocado ŝajnas pli bona ol tiu de aliaj, kompreneble, ne ekskluziviĝis ŝia atenta entreprenado.

En la grunda etaĝo de la restoracia domo, Wu Mei kaj ŝia edzo kondukas negocadon ankaŭ de naciecaj vestoj, ornamaĵoj kaj aliaj lokaĵoj.

Mi rigardis la aspekton de la restoracia domo. Estas tipa domo pendante apogita sur lignaj piedoj, ofte videbla en montaj vilaĝoj de la sudokcidenta parto de Ĉinio, aparte en regionoj loĝataj de naciminoritatoj. Postgustumante la ĵus finitan vespermanĝon kun loka gusto kaj tuŝante la naciecstilajn komercaĵojn pendantajn kontraŭ muro, mi pretervole kunmetis la belojn en ŝin. Ŝi fariĝis des pli kapabla kaj ĉarma. Mi demandis pri ŝia familio, ŝi diris, "Ni vivas en tripersona familio. Ni havas 11-jaran filinon. Ŝi vizitas mezlernejon en gubernia urbeto. Nia restoracio portas la nomon de mia edzo ---97" ( tiu stranga mono!)

Mi miris pri ŝia juneco kun 11-jara infano. Ŝi diris, ke ŝi jam estas en la aĝo de tridekkvin jaroj. Tamen ŝi ja aspektis pli juna.

Sekvante ŝian parolon, mi ĉirkaŭrigardis la ĉambron, kaj eltrovis ke neniu elektronika aparato mankas. En ŝia familio kompletiĝis ankaŭ modernstilaj mebloj. Ĉio montras ke ŝia familia vivo estas feliĉa.

Mi atentis, ke sur la muro pendas vitra kadro de fotoj. Wu Mei bele kostumita kun same vestitaj fraŭlinoj en la bildoj kuris al miaj okuloj. Mi sciis, ke la kostumo estas surmetita kiam oni kantis aŭ renkontis gastojn. "Antaŭ dek jaroj, mi ofte kantis en Guiyang, nun preskaŭ ne povas elkanti. Ankaŭ mia filino kaj mia edzo scipovas kanti, li scipovas ludi bovkruran liuton, kaj mi, bivon. Ni tri ofte kantis ekstere."

Wu Mei rakontis historieton neniam forgeseblan: en la jaro 1991, ĉina eksa prezidanto Jiang Zemin vizitis Hongfenghu de Guiyang. Wu Mei kaj kelkaj fratinoj de la vilaĝo estis invititaj por prezenti la Grandan Kanton. Legeblis sur ŝia vizaĝo ankoraŭ la ĝojo pro renkonto de la eksa prezidanto. Wu Mei diris, ke ŝi infanece eklernis kanti, buŝherede el avino. Wu Mei estas indiĝeno de la remparo, ŝi do povas kompili kantojn ĉar ŝia naskiĝloko, dong-vilaĝo ja estas maro de kantoj. Kvankam ŝi diris, ke la gandan kanton elkantas preskaŭ tri personoj, ŝi mem kantetis. "En ora aŭgusto maturiĝas la rizo, gejunuloj ĝoje rikoltis kaj plenigas la tenejon per grenoj."

Ŝi bedaŭre diris, ke pasintjare, kelkaj redaktoroj de CCTV venis al Gaozeng por fari diĝitan videon pri la granda kanto, ŝi preterpasis la okazon, tiutage ŝi estis okupita pri aferoj de la restoracio en alia loko.

Nun, ŝi diris, ŝia filino jam ellernis kanti, ŝi ne plu forlasos bonan ŝancon al tiu ĉi. Ŝi diris, kutime ŝia filino revenis hejmen vespere, tamen pro alveno de turistoj el Pekino, la knabino eble preparis por prezenti kantojn en la najbara vilaĝo, baldaŭ vizitota de ni?

En dong-vilaĝoj estas diro, ke "la manĝaĵo nutras korpon dum la kanto riĉigas la animon." Wu Mei okupiĝas kiel vera nutristo por turistoj kaj animriĉiganto favoriga.

Post kiam adiaŭis la familion en profunda monto, ĉe mia orelo ankoraŭ sonoris la rido kaj kantsono de la kamparanino kun feliĉa familia vivo kaj kontentiga negocado.