• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-11-27 14:45:57    
Probable eskaladiĝos konflikto inter libanaj sektoj

cri

La 26-an de tiu ĉi monato, Mohammed Raad, prezidanto de grupo de hezbollah-aj parlamentanoj en la libana Nacia Asembleo, anoncis, ke post kiam finiĝos la periodo funebra al Pierre Gemayel, la murdita libana ministro pri industrio, Hezbollah organizos grandan manifestacion de partizanoj. Oni opinias, ke tiu ĉi ago plue akrigos konflikton inter sektoj.

Kiel la reprezentanto de libanaj opoziciuloj, Hezbollah disputadas kun la parlamenta majoritato pri distribuo de povo kaj pri la murdo de la eksa ĉefministro Rafik al-Hariri. Opoziciuloj postulas, ke laŭ reprezentivo en la parlamento, ili nepre posedu pli ol trionon de ministrecoj en la registaro. Tio estas evidente neakceptebla por la parlamenta majoritato, ĉar se la opoziciuloj posedos pli ol trionon de ministrecoj, ili kapablos vetoi iun ajn gravan decidon. Pri tio Hezbollah jam estas preta por plua ago. Ĉi-monate en iu publika aranĝo, Sheikh Hassan Nasrallah, ĝenerala sekretario de Hezbollah, alvokis partizanojn sin prepari por manifestacio. Laŭ plano, Hezbollah okazigas manifestacion lastatempe, tamen pro la murda evento de la industria ministro Pierre Gemayel, oni prokrastis la manifestacion. La 26-an de tiu ĉi monato, Mohammed Raad refoje avertis la registaron, ke la murda evento ne povas ŝanĝi la planitan aranĝon de Hezbollah.

Alia kerno de la disputo inter la opoziciuloj kaj parlamenta majoritato estas tio, ĉu oni prezentu al internacia tribunalo la murdon de Rafik al-Hariri. Vespere de la 25-a, la libana registaro, gvidata de la parlamenta majoritato, okazigis specialan kunvenon, kaj refoje sankciis la projekton de UN pri starigo de internacia tribunalo pri la murdo de Rafik al-Hariri. Sed la opoziciuloj esprimis fortan oponon kontraŭ tio. Ili timas, ke la internacia enketo kaj juĝo pri la murdo de Rafik al-Hariri probable politikiĝos, kaj fariĝos la ilo por ke eksteraj fortoj intervenu en Libanon. Laŭ la opoziciuloj, la nuna preparo por la juĝo tute ne konsideras ilian atenton, sed favoras la parlamentan majoritaton, tio probable batos la opoziciulojn kaj atencos iliajn interesojn. Ĝuste pro tio, la opoziciuloj ne volas kunlabori pri starigo de la internacia tribunalo, 6 ministroj deklaris rezigni la oficon, kaj la prezidento Emile Lahoud eĉ ne ĉeestis al kabineta kunveno. Ili fojfoje pretendis, ke pro rezigno de ĉiuj ŝijaistaj ministroj, ekzisto de la registaro estas kontraŭkonstitucia, tial la decido de la registaro pri starigo de la internacia tribunalo estas nevalida.

Oni opinias, ke Hezbollah jam estas preta por granda manifestacio, kaj eksplodos konflikto inter sektoj. Tiu ĉi situacio estas tre simila al tiu en la lasta jaro, post la murdo de Rafik al-Hariri, la registaro disfalis pro granda manifestacio. Estas diference, ke nun organizanto de la pasintajara manifestacio vizaĝos al pli da protestantoj.