• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-11-27 19:23:34    
"Kamparano-ama Informa Stacio"—Lasu al kamparanoj ĝui facilecon alportatan de informadika vivo (foto)

cri

Karaj retlegantoj, en mateno, avo Duan Fuhai, kiu loĝas en la vilaĝo Beizhai de antaŭurbo de Pekino, ricevis senpagan mesaĝon senditan de "Kamparano-ama Informa Stacio", per la mesaĝo, li scias, ke morgaŭ 5 urbanoj venos al la vilaĝo kaj loĝos en lia hejmo por ĝui semajnan finon. Li diris al raportisto:

"Komence ni ne volis akcepti turistojn kaj nur volis memloĝi en nova domo. En la unua fojo, venis 18 homoj, 50 juanojn po unu homo por ununokta loĝado kaj manĝo. Tiel ni havas enspezon kaj deziras funkciigi familian akcepton."

En la libera tempo, avo Duan Fuhai ankaŭ volas veni al "Kamparano-ama Informa Stacio" por lerni surretigon.

Pli ĝojige por li estas, ke anstataŭ iri en duona tago al iu loko por pagi telefonan koston, li povas plenumi pagon en sia hejmo. Iu memserva paga aparato estas enkondukita al kamparo kaj informisto de la stacio kunportas la aparaton al hejmoj de kamparanoj por plenumi pagon de diversaj kostoj.

Karaj retlegantoj, eble vi volas scii, kio estas la "Kamparano-ama Informa Stacio"? Kaj kiel ĝi funkcias? Fakte kun celo, ke kamparanoj povu ĝui facilecon alportatan de informadika vivo, Pekina Scienca Komitato kaj Hengxintong Telekomunika Kompanio disvolvas inĝenieriaĵon pri helpo kaj subteno al kamparanoj per informo kaj la "Kamparano-ama Informa Stacio" estas ĝia punkto tra kamparo.

Estro de Informadika Departemento de Centro pri Kampara Disvolvo sub Pekina Scienca Komitato sinjorino Zhao Shuhong konigis al la raportisto:

"Sen scienctekniko, oni ne povas paroli pri nova kamparo. La scienca komitato konscias, ke necesas konduki progresintan teknikon al kamparo. Tial en 2002, la komitato prenis praktikon de grava kampara sciencteknika programo kiel gravan taskon. Komence la komitato komisiis al fakuloj produkti diskon pri agrikulturaj scioj, tamen bona ideo ne kaŭzas kontentigan rezulton, tio estas inokula instruado kaj kamparanoj pasive akceptas gvidadon."

Ĝenerala direktoro de Hengxintong Telekomunika Kompanio sinjoro Zhang Bin havas profundan senton pri tio. Li diris:

"Laŭ mi, estas tute malsame, ke vi sidas ĉi tie por imagi, ol ke vi iru al kamparo kaj kune vivu kun kamparanoj. Ekzisto kaj laborenspezo estas la unua bezono de kamparanoj. Kamparanoj esperas, ke informo pri ilia produkto rapide disvastiĝos, tamen se vi iru al fora vilaĝo, vi povas kompreni, ke homoj ekster vilaĝo apenaŭ scias ilian staton. Homo, kiu rekte okupiĝas pri agrikultura produkto, gajnas tre malaltajn interesojn."

En tia stato, post unujara enketo kaj esploro en entreprenoj kaj kamparanaj kunlaboraj organizoj, la scienca komitato havas klaran pensadon. Necesas iri sur informadika vojo en kamparo. Tiel ekfunkciis la programo. Zhao Shuhong diris:

"En la 5-a de septembro de 2005, oficiale ekfunkciis la programo. Ĉifoje la registaro ludas gvidan rolon kaj entrepreno estas la ĉefa rolo. Cetere antaŭa simpla inokula informa servo sin turnas al sinteza informa servo. Informisto serĉas informon el ĉiuj familioj, se kamparano havas bezonon, li sciigas tion al la informisto kaj la lasta povas peti instruadon al teknikistoj kaj organizi kamparanojn ricevi trejnon."