• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-11-29 12:09:18    
Liukeng-anoj konservas sian tradicion

cri
En la antikva vilaĝo Liukeng troviĝas fama vidindaĵo nomata "Imperiestra Ĝardeno Yuanmingyuan de Pekino". Fakte ĝi estas la prapatra templo de vilaĝanoj kun la familia nomo Dong. La templo, areanta je 7 mil kvadrataj metroj, estas la plej granda konstruaĵo el la antikveco, kaj aĝas je pli ol 360 jaroj. Bedaŭrinde, en la jaro 1927 ĝi estis detruita en incendio, kaj nun restas nur kvin gigantaj granitaj kolonoj, sur la ruino videblas ankaŭ paro da gigantaj leonoj el ruĝa roko.

Nuntempe, por koni tiun prapatran templon, oni devas legi kulturajn relikvojn, ekzemple la libron "Noto pri konsistigaj personoj kun familia nomo Dong en Liukeng", kaj la libro, simila al enciklopedio pri la vilaĝo, estas trezorata de la vilaĝanoj. S-ro Dong Zhiming el la vilaĝo diris:

"En la noto oni registris la historion de vilaĝanoj kun la familia nomo Dong, kaj indikis, ke en kiuj dinastioj niaj prauloj vivis, oficis kaj faris kontribuojn. Por rezervi tiun noton, kelkaj maljunaj vilaĝanoj faris multajn klopodojn."

Karaj amikoj, en la vilaĝo Liukeng, ne nur riveroj, arboj, stratoj kaj konstruoj portas la antikvan ĉarmon, sed ankaŭ la vivo de vilaĝanoj de Liukeng daŭrigas kutimojn kaj morojn el la malproksima antikveco. En la vilaĝo ofte vidiĝas, ke kelkaj avinoj ludas karton el kupra monero. Laŭdire, la 4-persona ludo per 60 moneroj estis iniciatita en la fondiĝa tempo de la vilaĝo Liukeng.

Ankaŭ manĝaĵoj kaj uzaĵoj de Liukeng-anoj entenas la antikvan nuancon. Multaj vivbezonaĵoj de la vilaĝanoj estas farataj de ili mem. Oni diras, ke origine ia sekigita tohuo man-farata de 70-jaraĝa oldulino el la vilaĝo estis manĝaĵo de prauloj de vilaĝanoj kun la familia nomo Dong dum irado al la ĉefurbo por la imperia ekzameno. Alia ekzemplo, antaŭ kelkaj jaroj, saĝa vilaĝano Dong Guiping registris la tohuan laktaĵon produktatan laŭ tradicia maniero el la praula tempo per la marko "Unua Mil-jara Vilaĝo". La familio de s-ino Xie Xiaoying faras tradicie popularan kandelon, kiun ŝatas uzi la vilaĝanoj por festo, naskiĝtago kaj nupto. Krome la populara plado de la vilaĝo -- salita fiŝo, siatempe estis enkondukita en la kortegon, kaj imperiestro donis al tiu frandaĵo jenan titolon: Fiŝo de Ĉampiono, poste ĝia prepara maniero estis disvastigita inter familioj de korteganoj kaj princoj. Kaj ĝis hodiaŭ tiu plado ankoraŭ vidiĝas en la vilaĝo Liukeng…