• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-11-29 18:48:31    
En lastaj 20 jaroj nombro de ĉinaj kamparaj malriĉuloj malpliiĝis je 100 milionoj

cri
En lastaj 20 jaroj nombro de ĉinaj kamparaj malriĉuloj malpliiĝis je 100 milionoj

La 29-an de tiu ĉi monato, Liu Jian, direktoro de oficejo de la plano pri disvolvo helpa al malriĉuloj sub la ĉina Ŝtata Konsilantaro, diris, ke en la lastaj 20 jaroj, pro praktiko de la plano pri disvolvo helpa al malriĉuloj en kamparo, la nombro de malriĉuloj malpliiĝis je 100 milionoj kaj bazaj instalaĵoj en malriĉaj regionoj evidente boniĝis.

En lastaj 5 jaroj Ĉinio asignis 8,44 miliardojn da juanoj por internaciaj sciencteknikaj kunlaboroj kaj esploroj

La 29-an de tiu ĉi monato, la ĉina Sciencteknika Ministerio anoncis, ke en la lastaj 5 jaroj Ĉinio asignis 8,44 miliardojn da juanoj por internaciaj sciencteknikaj kunlaboroj kaj esploroj, per tio oni solvis grandan nombron da ŝlosilaj teknikaj problemoj kaj ankaŭ akcelis socian kaj ekonomian disvolvojn de koncernaj landoj.

Ĉinio starigis sciencteknikan kunlaboron kun 152 landoj kaj regionoj kaj subskribis kun 99 landoj interkonsenton pri sciencteknika kunlaboro.

Ĉina aviada afero antaŭenpuŝos pri-aviadan ekonomion

Laŭ raporto de Xinhua Novaĵagentejo, de nun ĝis la jaro 2020 estos grava historia periodo en Ĉinio por konstrui la grandan aviadan landon en la potencan aviadan landon, kaj la aviada afero antaŭenpuŝos la pri-aviadan ekonomion al pli granda progreso. Tion esprimis s-ro Yang Guoqing, vicestro de la ĉina Ŝtata Aviada Administracio, en iu korelativa kunveno okazinta en Pekino la 28-an de novembro.

La pri-aviada ekonomio estas ekonomia formo novemerĝinta depende de internaciaj aviadaj artikoj. La pekina regiono de pri-aviada ekonomio kun la ĉefurba aerodromo kiel la kerno estas difinita kiel unu el la 6 gravite konstruataj grandaj alt-industriaj regionoj de Pekino.

Laŭ konigo de s-ro Yang Guoqing, la totala cirkula kvanto de transportado de la ĉina Ŝtata Aviada Administracio jam leviĝis de la 37-a loko en 1978 ĝis la 2-a loko en la jaro 2005 inter la subskribaj landoj de la internacia aviada organizo. La rapida kaj sana disvolviĝo de la ĉina aviada afero injektas fortan vivpovon al kreskado de la pekina pri-aviada ekonomio.

Registaro subtenas landinternajn entreprenojn enborsiĝi en Hongkong

La 27-an de novembro, intervidiĝante kun Fang Zheng, prezidanto de la Hongkong-a Valorpapera Reguliga Komisiono, Shang Fulin, prezidanto de la Ĉina Valorpapera Reguliga Komisiono, diris, ke la registaro subtenas landinternajn entreprenojn enborsiĝi en Hongkong.

Shang Fulin diris, ke depost enborsiĝo de landinternaj entreprenoj en Hongkong, la du merkatoj kaj Valorpaperaj Reguligaj Komisionoj de la landinterno kaj Hongkong ĉiam tenas kompaktan kunlaboron; praktiko atestas, ke post enborsiĝo en Hongkong, landinternaj entreprenoj ne nur kolektis kapitalon, sed ankaŭ iom post iom plibonigis funkciigan koncepton kaj manieron, lernante de internacia merkato.