• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-11-30 16:15:58    
Fama erudiciulo Yu Qiuyu (foto)

cri

Karaj retlegantoj, Yu Qiuyu estas ĉina fama erudiciulo. Li estis ĉina plej juna profesoro de literatura fako, servas kiel universitata rektoro kaj poste estas libera verkisto. Li faris viziton al historiaj restaĵoj en Ĉinio kaj aliaj lokoj de la mondo kaj lia prozaro longtempe estas metita en listo de grandnombra disvendado. Li ofte estas atentata pro sia senkaŝa riproĉo al fenomeno de la ĉina kulturo.

Yu Qiuyu naskiĝis en iu montvilaĝo de la provinco Zhejiang, orienta Ĉinio, 1946. Kiam li estis 7-jara, sub gvido de patrino, li komencis leteran skribadon kaj kontan notadon helpe al analfabetaj kamparanoj en vilaĝoj kelkdek liojn ĉirkaŭ sia hejmo. Rememorante tiaman sperton, Yu Qiuyu ankoraŭ sentas kortuŝon. Li diris:

"Kiam mi estis 7-jara, mi komencis skribi leteron kaj noti pri konto por vilaĝanoj, surface pro tio mi perdis multe da tempo por min amuzi, tamen ĝi kaŭzis ege pozitivan efikon al mi, ke ĝi faciligas al mi kompreni la teritorion kaj per tio mi havas respondecemon al la teritorio. Mi devas danki mian patrinon pro tio, ke ŝi sciigis al mi aferon, ke kulturo estas devo kaj respondeco kaj oni ne devas postuli ion; dank' al ŝi, mi profunde komprenas la penigan kaj malĝojan teritorion por ke mi agu, parolu, konsideru kaj marŝu antaŭen en la teritorio."

Dank' al peniga vivo en la infaneco, Yu Qiuyu povas kuraĝe fronti al posta zigzaga vivo. Post diplomiĝo el universitato, li ekinteresiĝis pri esploro rilate al la ĉina kulturo kaj la monda kulturo. En 1968, pro malfortika korpstato, li revenis al iu monto de la provinco Zhejiang. Tie restis iu biblioteko. En postaj kelkaj jaroj, li legis ĉiujn ĉinajn klasikajn librojn konservatajn en la biblioteko. Reveninte al Ŝanhajo, li multe legis librojn aĉeteblajn kaj prunteprenitajn pri alilandaj pensistoj kaj filozofoj kaj faris detalan notadon pri sia legado. Surbaze de sia scio, li eldonadis plurajn verkojn pri dramo kaj arto, inkluzive de "Drama Penshistorio", "Ĉina Drama Historio" kaj aliaj kaj estis elektata kiel tiama plej juna profesoro de literatura fako en la ĉeftero.

En 1986, okazis elektado por rektoro de Ŝanhaja Dramaturgia Instituto, laŭ opinisondo, Yu Qiuyu pro sia grandnombraj akademiaj verkoj, okupis la unuan vicon kaj tiam li ekservis kiel rektoro de la instituto. Komence li ne volis fari tian laboron, tamen poste li trovis, ke pro la administra laboro, li gajnis rikolton.