• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-11-30 16:18:11    
Urbo Weifang de Shandong-provinco, norda Ĉinio

cri
Karaj amikoj, eble vi jam havas sufiĉe da scioj pri la kajto de la urbo Weifang, do nun ni nin turnu al la frandaĵoj de tiu kajta urbo. Ankaŭ tieaj manĝaĵoj estas tre karakterizaj, kaj la plej renoma estas la plado nomata "Senkovrila Kaldrono". Ĝi estas unu el la "famaj manĝaĵoj de Ĉinio" nomumitaj de la Ĉina Gastronomia Asocio. En la urbo Weifang troviĝas multaj restoracioj, kiuj vendas la pladon "Senkovrila Kaldrono", kaj el ili la restoracio Hanbang estas la plej konata. Kelnerino de tiu restoracio fraŭlino Xu Chunyan diris al mi, ke la plado "Senkovrila Kaldrono" devenis de la popola vivo, kaj havas la historion de pli ol 200 jaroj. Ŝi diris:

"La plado ekaperis en bazaro antaŭ longe. Lokanoj ofte vizitis la bazaron ĉe bordo de la rivero Blanka Ondo. Tagmeze ili piknike manĝis la panon kunportitan el la hejmo, sed dum la manĝado ili sentis sin nekomforte pro malvarmeco de la pano. Iu buĉisto rimarkis tion kaj elpensis bonan rimedon: Li aranĝis grandan kaldronon sur rivera bordo, boligis en la kaldrono porkajn internaĵojn, kaj vendis la preparitan supon al tiuj piknikantoj. Trempante la malvarman panon en la varma supo dum la manĝado, la vizitantoj de la bazaro fariĝis kontentaj. Poste la buĉisto rimarkis ankaŭ tion, ke krom la supo, ankaŭ la restanta viando el porkaj internaĵoj povas esti uzata. Li do ŝovis la viandon en la platkukojn kaj vendis ilin al la vizitantoj de la bazaro, rezulte tia manĝaĵo estis tre bonvenigata de klientoj. Siatempe la kaldrono estis instalita sub la ĉielo sen la kovrilo, pro tio oni nomis ĝin "Senkovrila Kaldrono". Nuntempe tia plado estas kuirata en restoracioj, kaj ankaŭ la prepara maniero iom ŝanĝiĝis. Dum la manĝado, oni sidiĝis ĉirkaŭ la kaldrono, en kiu estas boligataj porkaj internaĵoj, kneloj, tohuo kaj aliaj. Apud la kaldrono oni metis ankaŭ platkukojn. Klientoj povas mem preni la platkukon, enmeti en ĝin kuiraĵojn en la kaldrono, kaj manĝi la miksaĵon kune kun la supo el la kaldrono. Se iuj el la klientoj ne ŝatas la viandon, ili povas anstataŭigi la viandon per ovo kaj legomoj. Tia plado estas tre populara en la urbo.

Karaj amikoj, koniginte la interesan pladon "Senkovrila Kaldrono", nun ni faru butikumadon al produktejo de safiro – Changle.

Malpli ol du horojn veturante el la urba centro de Weifang, ni povas atingi la gubernion Changle, gravan produktejon de safiro en Ĉinio.

La gubernio Changle estas unu el la kvin plej grandaj minejoj de safiro en la mondo. Ĉi tie aparte abundas safiro kun eksterordinaraj koloroj kaj desegnoj. S-ro Zhao Shijun, estro de la Administracio de Gema Urbo de Changle, diris al mi, ke la urbo areas je proksimume dek hektaroj, kaj en la urbo, lokaj ĉefaj entreprenoj de gemoj kaj ornamaĵoj kaj ankaŭ ĉirilataj komercistoj kaj fabrikoj de aliaj lokoj eksponas siajn produktojn. Krome, en la urbo oni vendas ankaŭ gemajn produktojn el Tajlando, Srilankao, Sud-Afriko, Hindio, Aŭstralio kaj aliaj landoj. Pro tio la urbo ĉiujare altiras al si grandan nombron da en- kaj ekster-landaj komercistoj kaj turistoj. Li diris:

"La Gema Urbo de Changle estas la plej granda merkato pri negocado de juveloj kaj perloj en Ĉinio. En la pasinta jaro la negoca sumo atingis 4 miliardojn da juanoj. Ĝi estas ankaŭ grava vendejo de turismaj varoj en la provinco Shandong."

Butikumante en la Gema Urbo, oni ofte ne scias kion preferi. Tieaj perloj kaj juveloj estas bonkvalitaj kaj malmultekostaj, precipe la prezo de safiro produktita en Changle estas aparte malalta, kaj tio estas tre alloga por aĉetantoj.

Karaj amikoj, supre ni konigis al vi la kajtan urbon Weifang, parolis pri tieaj kajto, frandaĵo kaj safiro. Se vi eventuale vojaĝos al Ĉinio, bonvole vizitu tiun faman kajtan urbon.