• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-11-30 16:24:45    
4-a ĉina internacia pianista konkurso en Xiamen en venonta oktobro

cri

La kvara ĉina internacia pianista konkurso, iniciatota de la ĉina Ministerio pri Kulturo kaj organizota de la magistrato de la urbo Xiamen, sudorienta Ĉinio, okazos de la 15-a ĝis la 25-a de oktobro, 2007 en la urbo Xiamen de la provinco Fujian. La konkurso estas internacia arta konkurso. Ĝis nun ĝi jam sukcese okazis trifoje en Pekino. La kvara okazos en Xiamen. Antaŭvidite, preskaŭ cent artistoj el Ĉinio kaj aliaj landoj sin anoncos al la konkurso. Estos 12 internacie famaj muzikistoj kiel ĵurianoj el Aŭstralio, Norvegio, Hispanio kaj aliaj landoj.

Dum la konkursado, la Organiza Komitato ankaŭ aranĝos prelegon de pianisto-majstroj, ekskurson al vidindaĵoj kaj similajn aktivadojn por riĉigi la enhavon de la vivo de konkursantoj kaj diverslokaj gastoj.

Ĉina unua senpaga originala filma retejo

Lastatempe en Pekino oficiale ekstariĝis la ĉina unua senpaga originala filma retejo – www.quarcor.com.

La retejo jam rajtas dissendi rete mil filmojn. Retanoj povas senpage laŭplaĉe ŝuti aŭ surlinie spekti filmon. Laŭ konigo, la retejo dissendas novan filmon post du-tri semajnoj de publika projekciado en kinejo.

Laŭ informo, la retejo enspezos ĉefe el reklamo en elŝutata filmo aŭ reklamo en retpaĝo; tamen ankoraŭ ne estas konata ĝia influo al la tradicia kinejo kaj video-eldonado.

Aktivado pri ĉina kulturo en Fuegio de Argentino

La 23-an de novembro, en Ushuaia, ĉefurbo de la regiono Fuegio de Argentino, inaŭguriĝis la aktivado "Percepto pri ĉina kulturo en la monda ekstremo".

Kadre de la aktivado eksponiĝas preskaŭ cent fotoj pri moroj kaj la moderna socio de Ĉinio kaj ankaŭ dekoj da kopiitaj bronzaĵoj de la dinastioj Qin kaj Han en la antikva Ĉinio. Proksimume cent personoj el la magistrato kaj diversaj rondoj ĉeestis al la inaŭguro.

Ĉina ambasadoro al Argentino sinjoro Zhang Tuo donis salutvortojn al la inaŭguro. Li esperis, ke la aktivado pluapaŝe profundigos konadon de la argentina popolo al la politiko, ekonomio, tradicia kulturo kaj moderna socio de Ĉinio kaj akcelos interfluon kaj kunlaboron inter la du landoj sur diversaj kampoj.

Ushuaia estas urbo en la suda ekstremo de la Sud-Ameriko, titolita kiel "ekstremo de la mondo".

Unua sukcesa kunlaboro inter Ĉinio kaj Italio en restaŭrado

Lastatempe, specialistoj pri relikvo de Ĉinio kaj Italio plenumis restaŭradon de rara maŭzolea fresko de la dinastio Tang. Tio estas la unua kunlaboro inter la du flankoj sur tiu ĉi kampo.

Pri tio informiĝis raportisto el simpozio pri kunlabora restaŭrado de maŭzolea fresko de la dinastio Tang, okazinta la 23-an de novembro en la urbo Xi'an de la provinco Shanxi, nordokcidenta Ĉinio. Relikvaj protektistoj el Ĉinio kaj Italio interŝanĝis ĉiflankajn spertojn kaj montris la periodajn atingojn en restaŭrado de maŭzolea fresko kaj esploris pri koncernaj teknikaj temoj sur la kampo de restaŭrado.

En la lasta majo, relikvaj specialistoj el la Shanxi-a Historia Muzeo kaj restaŭristoj pri fresko el Italio multfoje argumentis kaj interkonsiliĝis kaj komencis prov-restaŭradon al tipa fresko pri belulino kaj finfine gajnis plenan sukceson.

Originala karikaturo el Ŝanhajo sur eŭropa merkato

Ŝanhaja Geknaba Eldonejo lastatempe subskribis interkonsenton kun Franca Eldonejo kaj unuafoje konigis ŝanhajajn karikaturojn al eŭropaj legantoj.

Laŭ informo, la Ŝanhaja Geknaba Eldonejo ankaŭ sukcese eksportis la originalan karikaturaron pri "Pilgrimado al Okcidento" al Japanio, la fonto de karikaturo kaj rajtigis eldonejon de Korea Respubliko eldoni ĉinajn karikaturojn en la korea lingvo.